Tradiciaj vestoj de Uzbekio

La koloroj de la virina robo estas tiom tipaj, ke ankaŭ tiuj koloroj ofte videblas sur la modernstilaj roboj, nun pli oftaj, longaj roboj okcidente tajlitaj, kun mallongaj manikoj kaj dekoltaĵo, faritaj ĝenerale el .... artefarita fadenaĵo (en lando plej alta produktanto de kotono, sed tio estis unu el la paradoksoj de Sovetio). Por tiuj okcidentigitaj roboj vidu la bildon en la artikolo ombrelo.

virina kaj vira vestoj de Uzbekio

La vesto de la viro estas pli tipa de regiono Ĥorezmo, pro la dika ĉapo el ŝafofelo; la uzbekoj propraj surhavas ege tipan nigran ĉapon el ŝtofo fortigita de suba kartono, kun arĝentkoloraj desegnoj.

En la urbo Buĥara, kies loĝantaro estas esence taĝika (perslingvaj), la taĝikaj virinoj rekoneblas je siaj blankaj kaptukoj.