Traflua turbino (aŭ Michell-, Bánki-, Ossberger-turbino) – estas akvoturbino, similante al suprefrapa akvorado. En ĝi moviĝas la akvo tra la turbino, ĉar la mezo de la akvorado estas malfermita. La ŝoveliloj estas arkaj, mala al rektaj ŝoveliloj de la akvorado. Resume, la traflua turbino estas karakterizebla tiel, ke ĝi estas trua akvorado. Unu el maalkovrintoj de la turbino estis la hungara inĝeniero Donát Bánki, pluaj evoluintoj estis la aŭstralia Anthony Michell kaj al germana Fritz Ossberger. Hodiaŭ, la kompanio fondita de Ossberger esztas la gvidanta produktisto de tiu turbina tipo.

Ĝia avantaĝo estas, ke ĝi estas simpla kaj malmultekosta, havante pli bonan efikecon ol la akvorado. La trafluanta akvo movas la radon ne nur per sia pezo, sed ankaŭ per tio, ke ĝia direkto ŝanĝiĝas dum la trafluo inter la ŝoveliloj. Tio donas pluan premon laŭ tria leĝo de Newton. Tiun efikon fortigas ajuto, kiu akcelas la akvon antaŭ la ŝoveliloj.

La traflua turbino eluzas la principo de la liberfluaj kaj la reagaj turbinoj. Tio ebligas ties uzon en larĝa akvokvanta spektro. La konstrauĵo parte similas al tiu de la Pelton-turbino, sed la turniĝanta parto de la traflua turbino estas pli simple produktebla.

La efika grado de la traflua turbino estas iom pli malgranda ol tiu de la aliaj akvoturbinoj, sed ĝi estas favorata tie, kie gravas la simpleco kaj la malaltaj kostoj.