Tragedio de la antikomunaĵo

La tragedio de la antikomunaĵoTragedio de la kontraŭkomunaĵo estas neologismo kreita de Michael Heller por priskribi situacion en kiu ĉeesto de pluraj rajthavantoj malebligas socie dezirindan rezulton pro malsukcesa kunordigo de ĉies rajtoj. Ĉi tiu termino korespondas al malpli nova tragedio de la komunaĵo, kiu priskibas situacion en kiu socie dezirinda rezulto malebliĝas pro malĉeesto de sufiĉaj rajthavantoj. En la nocio unuiĝas diversaj kunordigaj malfunkciiĝoj, ekzemple patenta vepraĵo, submara patento, najldomo, kaj, pli ĝenerale, burokratisma malrapidiĝo. Subigi tiajn malfunkciiĝojn povas esti malfacilega, sed oni inventis rimedojn kiel eksproprietigo, patenta kunigo aŭ aliaj licencilorganizoj.

La termino ekaperis en artikolo de s-ro Heller en Harvard Law Review (Harvarda Jura Revuo). En artikolo publikigita en 1998 en la revuo Science (Scienco), s-ro Heller kaj Rebecca Eisenberg proponas ke biomedika priserĉado estis unu el la areoj en kiuj kontraŭaj patentaj rajtoj povas malfaciligi inventojn.

Klasika Ekzemplo redakti

En la artikolo en Harvard Law Review, s-ro Heller rimarkis ke en post-komunisma Orienta Eŭropo estis multaj urboj en kiuj oni trovis multajn subaerajn kioskojn, sed ankaŭ multajn malplenajn butikojn. Kiam li esploris kial la kioskvendistoj ne luis la malplenajn butikojn, li eksciis ke tro multaj ŝtataj kaj privataj interesoj havis rajtojn je tiuj butikoj, kaj kunordigi ĉies rajtojn estis tro malfacila tasko por ekiĝinta firmao. Dum ĉiuj posedantoj malgajnis pro maluzado de butikoj kaj butikoj estis tre mendataj, la malfacileco kunordigi ilin malebligis efikan uzadon.

Patentoj redakti

Oni ofte nomas patentojn kiel ekzemplo de la tragedio de la antikomunaĵo ĉar multaj produktoj bezonas licensojn de multaj patentoj. Licensado de patento estas rajto de patentiganto, kaj kunordigi licensojn de multaj rajthavantoj aŭ pagi ilin povas esti tro komplika aŭ multekosta. Do, produkto tre vendebla povus neniam ekkreiĝi ĉar la patentaj kostoj povus esti troaj.

La malgajno estas komuna: la produktkreonto malgajnas vendojn, la aĉetonto malgajnas produkton deziratan, kaj patentinto malgajnas licensojn. Pro tio, en multaj industrioj patentintoj kunigas licensorajtojn por simpligi produktkreadon kaj vendadon. Ekzemple, DVD legiloj entenas ĉ. dekduon da iloj kies patentoj apartenas al malsamaj firmaoj. Pro simpliĝo de rajtoj, la firmaoj kreis komunan licenson, kaj la kosto estas malpli granda ol fabrikada kosto.

Kopirajtoj redakti

Simile, malfacilo kunigi kopirajtojn povas malebligi vendon de produkto malgraŭ malgajno por rajthavantoj. Ekzemple, kiam oni volus eldoni malnovan TV muzikprogramon en DVD formato, oni devus kolekti konsenton de ĉiuj rajthavantoj.

Eksproprietigo redakti

 
La posedantoj de ĉ-tiu "najldomo" en la Ĉina urbo de Chongqing rifuzis elmoviĝi kaj malebligis planon krei aĉetejegon. Ĉina leĝo ne ebligas eksproprietigon.

En konstruado de stratoj, fervojoj kaj similaj transportaj projektoj, la ebleco eksproprietigi posedantojn estas gravega. Dum la avantaĝoj por socio povas esti facile videblaj, sen eksproprietigo ĉiu grundposedanto devas akcepti vendon por ebligi la projekton. Eĉ kiam dekoj aŭ centoj da posedantoj konsentas, malkonsento de unu malebligas la tutan projekton, kreante tragedion de la antikomunaĵo.

Aliflanke el la vidpunkto de privatulo, la defendo de la privata rajto povas esti varo kontraŭ eksceso de povuloj, tio estas de grandaj ekonomiaj interesoj de alia privatulo aŭ privata entrepreno, kiu povus montri al eksteraĵo la fina celo kiel publika intereso malvere.