Traktriangulo

(Alidirektita el Traka triangulo)

Traktriangulo estas fervoja instalaĵo, kiu kunigas tri trakojn per trakforkoj. Almenaŭ du el la flankoj de la triangulo estas kurbaj; ofte ĉiuj tri.

Skizo de traka triangulo

Estas du diversaj kialoj por konstrui traktriangulojn:

  • Kunigo de fervojaj linioj el tri direktoj;
  • Eblo turni lokomotivon aŭ vagonon je 180°.

Kunigo de tri linioj redakti

Kie fervojaj linioj el tri direktoj kunvenas, la plej simpla solvo estas, ke ĉiuj tri finiĝu en unu stacio. Ĉar stacio havas nur du elirojn, almenaŭ du el la tri linioj devas en-/eliri ĉe la sama flanko. Tio signifas, ke trajno venanta per unu el tiuj du linioj kaj foriranta per la alia devas ŝanĝi la direkton en la stacio, kio kostas tempon.

Pli komforta solvo estas kunigi la tri liniojn per traka triangulo. Tiam ĉiuj eblaj trajnoj povas traveturi sen direktoŝanĝo, eĉ sen halto.

Se la koncernataj linioj estas unutrakaj, ne estas problemoj. Se ili estas dutrakaj, iuj trajnoj devas kruci kontraŭdirektajn trakojn, trairante la triangulon. Tio devigas trajnojn atendi kaj reduktas la kapaciton de la linioj. Tiu malavantaĝo estas evitebla per dunivela triangulo, kie la interkruciĝo de trakoj okazas sur/sub pontoj. Tiu solvo tamen estas multekosta.

 
Turnado de tramo per traka triangulo

Direktoŝanĝo de veturilo redakti

Lokomotivo aŭ trajno, kiu trairas tutan triangulon, devas dufoje ŝanĝi la veturdirekton kaj fine alvenas sur la loko, de kie ĝi ekiris, sed estis turnita je 180°. Tio gravas ĉe nesimetriaj veturiloj, ekzemple preskaŭ ĉiuj vaporaj lokomotivoj.

Ĉar vapora lokomotivo havas preferatan veturdirekton, oni iam konstruis trakatriangulojn kun la aparta celo turni lokomotivojn. La mastrumaj kostoj de tia triangulo estis malpli altaj ol tiuj de turndisko.

Tiu tekniko estas uzata ankaŭ por tramoj, kie mankas spaco por turna maŝo.

Bezono de tereno redakti

La tereno interne de traka triangulo estas malfacile uzebla, ĉar ĝi

  • estas malfacile atingebla,
  • havas kurbajn randojn kaj akrajn pintojn,
  • ricevas trajnan bruon de ĉiuj flankoj.

Pro tiuj malavantaĝoj oni deziras laŭeble malgrandajn triangulojn. Aliflanke malgrandaj trianguloj havas malgrandajn trakajn kurboradiusojn kaj tial permesas nur malaltan rapidon, eble eĉ ne akceptas ĉiajn veturilojn.

 
Skizo de traka kvinangulo

Alia solvo, kiu konsumas malpli da tereno, estas traka kvinangulo (trakostelo). Ĝi necesigas kvar direktoŝanĝojn dum traveturo. Tia trakostelo (eble la lasta konservita) ekzistas en la stacio de Mals en la Venosta Valo, finstacio de la fervojo inter Bolzano-Bozen kaj Mals.

Kiel montras la skizo, eblas konstrui trakostelon tiel, ke ĝi situas tute je unu flanko de la ĉefa linio. Se oni uzas ambau flankojn de la linio, necesas malpli da spaco.