Traktato de Kanagaŭa

La traktato de Kanagaŭa (japane: 神奈川条約, Kanagawa Jōyaku, aŭ 日米和親条約 Nichibei Washin Jōyaku) estis uzita la 31-an de marto 1854 de la komandanto Matthew Perry de la usona mararmeo por devigi la malfermon de la japanaj havenoj Ŝimoda kaj Hakodate al negoco kun Usono. Tiel finiĝis la 200-jara fermo de Japanujo (sakoku). La traktato garantiis ankaŭ la sekurecon de usonanaj balenkaptistoj ŝippereintaj kaj establigis permanentan usonan konsulon en Japanujo.

Busto de Matthew Perry ĉe la haveno de Ŝimoda

Kvankam li rifuzis trakti kun japanaj oficistoj kaj postulis paroli kun la japana ŝtatestro, Perry ne konsciis, ke li parolis al la ŝoguno, ne al la imperiestro Komei. Tamen tiutempe la ŝoguno estis la kvazaŭa estro de Japanujo, kaj estis neimageble, ke la imperiestro traktu kun eksterlandanoj. Post konkludo de la traktato de Kanagaŭa, similaj traktatoj estis starigitaj kun Rusujo kaj Britujo.

En 1858 tiu ĉi traktato estis anstataŭigita de la ne-ekvilibra Harris-kontrakto, kiu donis unuflankajn eblojn al Usono en Japanujo kaj malpligrandigis la dogankostojn por usonaj varoj al Japanujo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti