Traktato de Kardis

La Traktato de Kardis aŭ "Paco de Kardis"(ruse Кардисский мир) dum la jaro 1661 formale finis la Rusan-Svedan Militon, kies armeaj bataloj daŭris de 1656 ĝis 1658 - konflikton kiu rigardatas parto de la Nordia Milito 1655-1660. La traktato interkonsentiĝis inter la Grandduklando Moskvo kaj la reĝlando Svedio.

Armistico de Valiesar redakti

Jam la 20-an de decembro 1658 en la loko Valiesar sude de Narva interkonsentiĝis armistico. Tiu interkonsento antaŭvidis, ke la Grandduklando Moskvo unue por tri jaroj rajtis teni la konkeritajn teritoriojn sur la tereno de la nuntempaj ŝtatoj Latvio kaj Estonio: Koknese, Alūksne, Tartu, Alajõe kaj iujn pliajn pli etajn urbojn.

Paco de Kardis redakti

La Traktato de Kardis (nuntempe Kärde en la komunumo Jõgeva vald), de la 1-a de julio 1661 formale oficialigis la pacon inter ambaŭ ŝtatoj kaj konfirmis la teritoriajn ŝanĝiĝojn jam deciditajn laŭ la Traktato de Stolbovo (1617). Rusio armee estis signife malfortigita. Ĝi devis redoni ĉiujn teritoriojn en Latvio kaj Estonio, kiun ĝi estis konkerinta dum la militoj de 1656 kaj 1658, por eviti novan, plian militon kontraŭ Svedio.

Krome la pripaca traktato antaŭvidis la detruon de pluraj rusiaj armeaj ŝipoj.

Eksteraj ligiloj redakti