Traktato de Karlovic

Traktado de Karlovic (En la germana: Frieden von Karlowitz; En la serba: Karlovački mir, Карловачки мир, "paco de Karlovic"; En la turka: Karlofça Antlaşması, "La Knabinoj Karlovic") (26-an de januaro 1699) estis la interkonsento de la Turka Imperio kaj la Sankta Ligo (la Sankta Romia Imperio (Aŭstrio), Pola-Litova Unio, Venecio kaj Rusio) pri finigo de la militado inter 1683–99 (angle: Great Turkish War).

Intertraktadoj en la interkonsento de Karlovic
Treaty of Karlowitz.jpg
Traktato de Karlovic en la arab-turka

Laŭ la traktado, plimulto de Transilvanio kaj Hungario venis sub Habsburgan regadon. La interkonsento malgravigis la turkan influon en orienta Eŭropo, kaj tiel markis la komencon de la fino de otomana hegemonio en sudorienta Eŭropo, kaj igis Aŭstrio la reganta forto en la regiono kaj konsekvence grava imperio.

La sultano Mustafo la 2-a decidis militiri finsomere de 1697 norden, sed la princo Jenő Savoyai venkis lian armeon en la batalo de Zenta (11-an de septembro). La malvenko, la rusa minacado, politika premo de Anglio kaj Nederlando trudis al traktado la sultanon.

La traktado okazis en Karlovic, (nun Sremszki Karlovci, Serbio) proksime al Beogrado. La interparoloj komenciĝis en 1698 kaj daŭris 72 tagojn. Tiu estis la unua okazo, kiam la turkoj emis intertrakti kun ligo de la eŭropaj nacioj kaj akceptis peradon de neŭtralaj ŝtatoj, kaj finfine rekonis malvenkon. La subskribo de la kontrakto okazis la 26-an de januaro 1699.

Aŭstrio ricevis tutan Hungarion (krom la Bánság, tio estas krom teritorio inter Tibisko, Maros kaj Danubo), Transilvanion, Kroation kaj Slavonion. La aŭstra-turka interkonsento validis je 25 jaroj. Venecio akiris Moreo-Peloponnesos (kiun la turkoj rekonkeris en 1715) kaj grandan parton de Dalmatio kun haveno de Kotor. Pollando redonis terotioriojn, konkeritajn en Moldavo, sed akiris Podolion kaj la ukranajn areojn okcidente de rivero Dnepro, kiujn la turkoj okupis ankoraŭ en 1672.

En Karlovic, la rusoj kaj turkoj interkonsentis nur je dujara armistico, sed ili subskribis en 1700 la pacon de Konstantinapolo, kiu transdonis Azovon al Rusio (kiun la turkoj rekonkeris en 1711, la rusoj reokupis en 1783), plue permesis, ke la caro havu daŭran diplomatian reprezentadon en Konstantinopolo.