Traktato de Nankino

(Alidirektita el Traktato de Nankingo)

La Traktato de Nankino (ĉine 南京條約, pinjine: Nánjīng Tiáoyuē) finis la unuan opian militon inter Grand-Britio kaj la Qing-Ĉinio. La traktato estis subskribita en, kaj nomita laŭ, la urbo Nankino en Ĉinio.

Subskribo de la Traktato de Nankino sur la brita militŝipo Cornwallis

La traktato redakti

La traktato priparolita la 29-an de aŭgusto 1842 sur la brita militŝipo Cornwallis fare de Qiying kaj Siro Henry Pottinger kaj subskribita ela templo sur la Leonkapa monto. Ĝi estis ratifikita 10 monatojn poste, post formala aprobo de la reĝino Viktoria kaj imperiestro Daoguang en Hongkongo. Ĝi estis la unua el la t.n. malegalaj traktatoj kaj certigis por la angloj precipe la tre profitdonan rajton je la opiokomerco. Tion trovas multaj historiistoj, ĉefe la ĉinaj detruefika je evoluo de la Imperiestro Ĉinio.

Originala teksto redakti

Liberigo de la komerco redakti

Kerna parto de la traktato estas la malfermo de havenoj de Kantonon, Xiamen (Amoy), Fuĝoŭo, Ningbo kaj Ŝanhajo por libera komercado kun Anglio (art. 2). Ĝi ĉesigis la la multflankan limigojn por la komerco en Kanton (t.n. Cohong-monopol-sistemo):

  • La britaj komercistoj devis vivi en la komercaj havenoj kiel geto-loĝantoj. La britoj akiris nelimigitan loĝrajton en la difinitaj havenoj kaj eĉ establon de konsulejo. (art. 2).
  • La britoj devis ne plu uzi komercistojn de la Cohong-gildo kaj de la kortego, en komunikado al la komercaj domoj. (art. 5).
  • La ĝis tiam kutimaj monopolaj-administraj prez-fiksado por eksterlandanoj estis ĉesigitaj. La sola komerca limigo restis la konvenaj eksportaj, importaj, transiraj doganoj por ĉiu komercisto. (art. 10).

Honkongo redakti

En artiklo 3 de la Nanking-traktato, Anglio ricevis „eternan posedrajton“ je insulo Honkongo.

Monkompensoj redakti

Ĉinio estis devigata je pago de entute 21 mio. da arĝentaj dolaroj al Anglio. El tio estis

  • 6 mio. kompenso pro 20.000 britaj kestoj da opio, neniigitaj en majo de 1839 fare de komisaro Lin Zexu (art. 4),
  • 12 mio. kiel kompenso pro la militistaj elspezoj de Anglio dum la Unua Opia Milito (art. 6) kaj
  • 3 mio. kiel kompenso por britaj ŝuldoj ĉe Cohong-komercistoj (art. 5). La pago devas okazi en kvar partoj ĝis 1845. Okaze de malfruo de la pagtermino, ĉinoj devas pagi ex malfru-procenton en grando de 5 % (art. 7).

Kiel kontraŭkompenson, la britaj militfortoj devigis sin retiriĝi – post ricevo de la unua pagoparto – el Nankino kaj la Imperiestra kanalo. La same okupata Zhoushan estis forlasita nur okaze de la plena plenumo de la tuta sumo (art. 12).

Aliaj redakti

En la art. 8 kaj 9 de la traktato, la Qing-registaro devigis sin al tuja liberigo de ĉiuj arestitaj britaj ŝtatanoj kaj samtempe al senkondiĉa amnestiigo de ĉiuj ĉinaj regatoj, kiuj loĝis ĉe britoj, komercis kun britoj aŭ servis ĉe la britoj.

La art. 11 antaŭskribis neŭtraligon de la lingvoreguligo. La britoj ne plu devis uzi la vortojn, esprimojn – kun ĉinaj komercistoj aŭ instancoj – kiel „petskribo“ aŭ „peto“. Oni povis ekde tiam uzi la vortojn kiel „sciigas“, „konstatas“ kaj „informas“.

Sekvoj redakti

Precipe, post la aldonoj per traktato de Humen en 1843, la traktato de Nanking purigis la vojon por serio de similaj traktatoj, per kiuj la eksterlandaj potencoj forprenis pli kaj pli da partojn de la ĉina ŝtata suvereneco. La loĝantaro grandkvante konsumis opion kaj tio detruis ekonomian kaj socian vivon de la imperio.

Aliflanke en la malfermitaj havenoj aperis la okcidenta vivformo, tiel multajk ĉinoj tie renkontiĝis unuafoje kun la okcidenta pens- kaj vivmaniero. Tiuj urboj iĝis en la 19-20-aj jarcentoj centroj de la ĉina industriigo.