Traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo

La traktato pri la fondo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj la traktato pri Eŭropa Komunumo pri Atomenergio kune konsistigas la traktatojn de Romo, kiuj kreis la politikan fundamenton por forta kunlaboro kaj alproksimiĝo de pluraj eŭropaj ŝtatoj post la Dua Mondmilito. Pro la traktato de Mastriĥto pri la fondo de Eŭropa Unio ĝi rebaptiĝis kaj per la traktato de Amsterdamo nove numerigita. Ĝi estas inter la unuarangaj eŭropaj juraj fontoj. Ekde la ratifo de la traktato de Lisbono pluekzistas sola jura subjekto kun la nomo "Eŭropa Unio". La detaloj de la traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo plejparte retroveblas en la dua parto de la traktato de Lisbono, la "traktato pri la labormaniero de la Eŭropa Unio".

la fondaj membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumaro
salono en la Kapitolaj Muzeoj en Romo, en kiu subskribiĝis la traktatoj de Romo

La traktato pri la fondo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo origine interkonsentiĝis de la reprezentantoj de la registaroj de Belgio, Okcidenta Germanio, Francio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando la 25-an de marto 1957 en Romo, post kiam la traktata enhavo antaŭe estis ellaboritaj kadre de la konferenco de Messina. Ĝi ekvalidis la 1-an de januaro 1958, post kiam la lasta ratifilo estis deponita ĉe la registaro de la Itala Respubliko. La traktato validas dum nelimigita tempo.

Pli poste la sekvaj ŝtatoj aliĝis al la traktato:

Aldone al ĝi nerekte aliĝis la kvin novaj federaciaj landoj de Germanio, per la Germania reunuiĝo la 3-an de oktobro 1990. La dek pliaj ŝtatoj, kiuj la 1-an de majo 2004 aliĝis al la Eŭropa Unio, estis rekte akceptitaj en la Union.

La traktato pri la fondo de la EK reprezentas la daŭrigon de la strebo de forta interŝtata kunlaboro en Eŭropo en difinitaj temaroj post la Dua Mondmilito kaj post la fondo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo. La interkonsenton antaŭis provoj krei traktaton pri Eŭropa Defenda Komunumo, kiuj tamen fiaskis, ĉar la Nacia Asembleo de Francio kun plimulto de la parlamentanaj voĉoj rifuzis voĉdoni pri ĝi. Sekve oni provizore rezignis pri eŭropigo de la defenda politiko kaj koncentriĝis pri la ekonomia integriĝo de la kunlaborantaj membroŝtatoj.

Post la fino de la tempe limigita traktato pri la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, ties esencaj interkonsentoj dum la jaro 2002 estis integrigitaj en la traktaton pri la fondo de la EK.

La traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo estas interŝtata traktato; en la eŭropunia juro ĝi estas konsiderata "unuaranga jura dokumento". Ĝi havas supernacian norman karakteron kaj pli pezas ol naciaj leĝoj. La jaro de la subskribo de la traktato konsideriĝas la oficiala naskojaro de la Eŭropa Unio. Koresponde dum la jaro 2007 oni festis ties 50-jariĝon.

Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK

Vidu ankaŭ redakti