Traktatoj de Locarno

La traktatoj de Lokarno aŭ „Interkonsentoj de Locarno” estas 7 interkonsentoj, kiujn oni pritraktis en konferenco, en la svisa Locarno inter la 5-a ĝis 16-a de oktobro en 1925. Ĝi estis subskribita la 1-an de decembro kaj ekvalidis la 10-an de septembro en 1926 per aliĝo de Germanio al la Ligo de Nacioj. La traktatoj certigis la okcidentajn limojn de Germanio. Ili supozis la plej seriozan klopodon certigin pacon al Eŭropo post la katastrofo de la Unua Mondmilito. Post la unuaj postmilitaj konfliktoj, ekonomia rekupero kaj parlamenta demokratio hegemonia en preskaŭ la tuta Eŭropo, gravis intenci tiun packlopodon.[1]

Gustav Stresemann, Austen Chamberlain kaj Aristide Briand en Lokarno1925

La proponon faris la ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Germanio, nome Gustav Stresemann februare de 1925 al siaj brita kaj franca kolegoj. La konferencon partoprenis reprezentantoj de Britio, Francio, Germanio, Italio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Pollando. Usono ne reprezentis sin, sed en la fono influis la okazojn. La veraj partoprenantoj estis la menciita Stresemann, krom Austen Chamberlain el Britio kaj Aristide Briand el Francio.

La plej grava akceptita traktato de la konferenco estas la „Rejna Pakto”, en kiu la koncernataj landoj agnsokis la limdifinojn de la Traktato de Versajlo, rilate la germanajn-francajn kaj belgajn-germanajn limojn. Garantion donis pri la netuŝebleco de la limoj Britio kaj Italio. La kontraktantaj partneroj devigis sin por pluteno de la rejna malarma zono.

La limrekono ne entenis la agnoskojn de la orientaj limoj, tiel ĝi estis ioma malvenko por Francio. (legu ankaŭ Berlina Traktato de 1926, kiu estis interkonsento pri netralaso de francaj trupoj, se okazas milito inter Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio). Ne estis ĝenerala interkonsento pri la orientaj landlimoj nek pri popolaj minoritatoj (foje majoritatoj), kaj krome Sovetunio restis eksklude el la internacia diplomataro.[2]

La celo de la traktatoj estis normaligi la kontaktojn al Germanio, kiu en 1922 trarompis la izolan muron per Traktato de Rapallo, per kiu Germanio kaj Sovetunio agnoskis unu la alian. Pri tiu afero la traktatoj sukcesis: danke al la agnosko de la landlimoj deciditaj per la Traktato de Versajlo,Germanio estis akceptita en la Ligo de Nacioj kaj akiris plibonigon de la punpagoj. La germanaj politikaj ekstremuloj kontraŭis la traktatojn. La maldekstruloj vidis en ĝi aliancon kontraŭ la Sovetunio. La germanaj nazioj en 1933 okupis la rejnan malarman zonon, tiel neglektis la traktatojn. Germanio oficiale malvalidigis la traktatojn en 1936.

Notoj redakti

  1. Julio Gil Pecharromán, “Locarno, la ilusión de la paz” en El silencio de las armas. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 20.
  2. Julio Gil Pecharromán, “Locarno, la ilusión de la paz” en El silencio de las armas. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 20.

Eksteraj ligiloj redakti