Traktilaro

Kiel traktilaro oni nomas ĉe la orgeno unuflanke la ligon inter la klavoj kaj la ludovalvoj (ludotraktilarotontraktilaro) kaj aliaflanke la sistemon por la en- kaj elŝaltado de la registroj (registrotraktilaro).

Abstraktoj, ŝaftotabulo kaj malfermita ventkesto de mekanika ludotraktilaro (1982)

Ludotraktilaro redakti

 
Skemo de la funkciado de mekanika orgeno

Abstraktoj (tiriloj) kelkfoje ankaŭ estas fabrikataj el latuno, aluminio aŭ eĉ ŝtalŝnuro (ŝtalŝnurtraktilaro). La ludotraktilaro estas la ligo inter la klavoj kaj la fajfilvalvoj. Ĝi kaŭzas, ke la movado de klavo produktas tonon de unu difinita aŭ ankaŭ pluraj fajfiloj.

Ekzistas diferencaj specoj de ton- aŭ ludotraktilaroj:

mekanika redakti

La tradicia kaj plej elprovita speco estas la mekanika ludotraktilaro. Je tiu la klavo estas ligita per variaj mekanikoj kun la fajfilvalvo; la mekaniko konsistas plejofte el maldikaj bendoj el ligno de malrapide kaj egale kreskinta piceo (ĉ. 10 mm larĝaj kaj 1 mm dikaj), la t.n. abstraktoj, krome el anguloj kaj ŝaftoj el ligno, aluminio aŭ ŝtalo, kiuj estas arigitaj sur t.n. ŝaftotabuloj. La rekta mekanika ligo inter klavo kaj valvo ebligas al la orgenisto kompare kun la aliaj konstrumanieroj la plej bonan kontrolon pri la eksonigo de la fajfiloj, limigas tamen la grandecon de la ludeblaj suborgenoj aŭ „verkoj“. La mekanika traktilaro estas kaj la plej malnova kaj nuntempo denove preferita ludotraktilaro.

Gravaj ludhelpiloj por malpliigo de la prempunkto estas la balancilo samkiel la antaŭvalvo.

pneŭmatika redakti

 
Plumbotuboj de pneŭmatika traktilaro, Schwarz-orgeno de preĝejo en Salem

La pneŭmatika ludotraktilaro ekestis en la romantiko. Ĝi ebligis kompare al la mekanika traktilaro pli grandan distancon inter ludotablo kaj ventokesto, pli grandajn suborgenojn („verkojn“) kaj variajn ludhelpiloj. Malavantagaj estas la evidenta prokrasto inter klavopremo kaj eksonigo de la fajfiloj samkiel la malbona prizorgebleco (denseco).

Vd. ankaŭ: Barker-levilo

elektropneŭmatika redakti

Kun la ekesto de la elektrotekniko fine de la 19-a jarcento oni parte anstataŭis la pneŭmatikajn traktilarojn per elektrikaj elementoj. Per tio ankaŭ foraj verkoj estis ludeblaj sen tonprokrasto. La kombinado de elektrotekniko kaj pneŭmatiko konsilindas antaŭ ĉio je membrano-ventkestoj, je kiuj la relajsovalvo estas elektrike mastrumataj.

elektra redakti

Ekde meze de la 20-a jarcento oni ekipas orgenojn ankaŭ per nurelektrikaj traktilaroj. Sub ĉiu ludovalvo troviĝas malgranda elektromagneto, kiu malfermas la valvon. La sistemo estas nepre necesa lige kun la malofta unuĉambra ventokesto kaj estas alikaze preskaŭ ekskluzive estas uzata ĉe la frotumŝablona ventokesto. La elektra traktilaro funkcias senhezite kaj povas mastrumi valvojn laŭplace grandajn. La traktilarvojo estas nelimigita, tiel ke oni prefere utiligas ĝin por foraj suborgenoj, sed ankaŭ en koncerthaloj kaj ĉe ruleblaj ludotabloj. Ĝis nun la ekmalfermado de la valvoj nek estas influebla nek palpebla flanke de la orgenisto.

Registrotraktilaro redakti

La registrotraktilaroRegistrilaro estas la ligo inter la registrotiriloj kaj la registroj mem. La registrotiriloj troviĝas en la ludotablo de orgeno garnitaj per nomŝildetoj indikantaj la sonkoloron kaj futotonan nombron de registro.

Samkiel je ludotraktilaro ankaŭ ekzistas diversaj specoj de registrotraktilaro:

mekanika redakti

Ĉe la mekanika registrotraktilaro la tirado de registrotirilo ekfunkciigas mekanikon de tirstangetoj kaj ŝaftoj, kiu rezultigas, ke la registroŝablono en la ŝabloningo super la tonĉambretoj estas tiel translokata, ke difinita registro de la orgeno estas ludebla.

pneŭmatika redakti

La pneŭmatika registrotraktilaro estas trovebla en multaj historiaj orgenoj, plejofte lige kun konusvalva ventokestoj; nuntempe ĝi preskaŭ neniam estas fabrikata. Je tiu ĉi kaj ankaŭ ĉe la sekva speco la registro estas ekfunkciigata per malgrandaj balgetoj. La elektro- pneŭmatika registrotraktilaro ankaŭ hodiaŭ preskaŭ ne estas konstruata; oni trovas ĝis ofte kombine kun la membrana ventkesto.

elektra redakti

Je la elektra registrotraktilaro tiu fariĝo estas elektre regulata, kio havas la avantaĝon, ke oni povas uzi registradohelpilojn k.e. liberajn kombinilojn, ofte lige kun sekvencigilo, kiuj ebligas antaŭprogamadon de registrokombinajoj. Ofte oni muntis krom la kutimaj registrotiriloj ankaŭ baskulojn. Elektromagneto estas ekfunkciigata, kiu forŝovas la registroŝablonon en la ŝabloningo; plejofte magnetbremsilo estas kontraŭŝaltata, kiu garantiu senbruan forŝovadon de la ŝablono kaj bremsas tiun ĉi je la fino de la proceso, tiel ke ne ekestas ĝena klakado.

Je la t.n. registroŝablono-tirmotoro de la firmao Heuss la forto de elektromotoro forŝovas la ŝablonojn. Je tiu ĉi sistema tamen oni foje ne plu povas movigi la ŝablonon per mano kaze de difekto.

Duobla registrotraktilaro redakti

Ĉe la duoba registrotraktilaro plene funkciebla mekanika traktilaro estas ankaŭ mastrumebla elektre per helpo de magnetoj. Tiel oni povas ankaŭ realigi elektronikajn ludhelpilojn.

Novaj evoluoj redakti

Eĉ se ĉitage precipe ĉe la ludotraktilaroj venkas la mekanika varianto, de fojo al fojo ankaŭ je novkonstruaĵoj ekzistas suborgenoj neatingeblaj per abstraktoj. Tie lumkabloj flankenŝovas la elektrajn traktilarojn en orgeno-novkonstruaĵoj.

Oni ankaŭ esploras, kiel realigi specon de „frapdinamiko“ sur la orgeno kaj kiel mekatronike rekonstrui la interaktivan agadon de mekanika traktilaro.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti