Tramreturniĝejo estas parto de tramvojo akomodita al returniĝado aŭ ŝanĝo de direkto de veturo de tramaj vagonoj kaj trajnoj. Kutime parto de returniĝejo estas teniga spaco (teniga relo aŭ reloj) por atendado de trajnoj al difinita tempo de forveturo, haltejo aŭ haltejoj por elvagoniĝado (finhaltejo de linio) kaj haltejo aŭ haltejoj por envagoniĝado. La returniĝejoj estadas ekipitaj per socia ekipaĵo por ŝoforoj (necesejo, lavejo, ujoj kun sablo destinitaj por plenigo de ŝutigiloj en tramoj, iam ankaŭ per pluaj deĵorspacoj (operatora ĉambro, ripozeja ĉambro por ŝoforoj) kaj plua rifuĝejo por ŝoforoj kaj vojaĝontoj (refreŝigejo, publikaj necesejoj ktp.). Kelkaj tramreturniĝejoj estas parto de aliŝanĝado de veturilo en nodo de publika transporto.

Plurrela maŝo en la pola Varsovio.

Vidu ankaŭ redakti