Tramtransporto en Gento
La Tramtransporto en Gento estas provizata per la Flandra Transportkompanio 'De Lijn' en la urbo Gento, ĉefurbo de la belgia provinco Okcidenta Flandrio.
Tramtransporto en Gento | |
---|---|
tramo en la placo "grenmerkatejo" | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Gento Belgio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 1874 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 32 km |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de veturiloj | 85 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Transportisto | De Lijn |
La tramtransporto en Gento konsistas el tri linioj (1, 21/22 kaj 4). Je la linioj 1 kaj 4 dum pli okupitaj periodoj de la tago veturas tramoj laŭ malpli longa trajekto.
Linioj redakti
1 | Flanders Expo – Sint-Pietersstation – Kouter – Korenmarkt – Rabot – Evergem Brielken |
2 | Zwijnaarde Bibliotheek – Sint-Pietersstation – Rozemarijnbrug – Kouter – Zuid – Melle Leeuw |
4 | Gent UZ – Krijgslaan – Sint-Pietersstation – Rozemarijnbrug – Rabot – Muidebrug – Korenmarkt – Zuid – Ledebergplein – Gentbrugge Moscou |
En 1904 ekveturis la unua elektra tramo de la firmao TEG (Tramway Electriques de Gand). En 1961 tiu ĉi estis sekvata de la MIVG (Maatschappij voor Intercommunaal vervoer te Gent – Kompanio por interkomunuma transporto en Gento). Ekde 1991 la 'Vlaamse Vervoermaatschappij' – la flandra kompanio por transporto – ekspluatas la urban transporton en Gento. Je la 12a de septembro 2004 oni festis la 100-jariĝon de la Genta tramo.
En la jaro 1993 linio 21 estis plilongigita ĝis Melle Leeuw kaj en 1999 la linioj 21/22 estis plilongigitaj de la stacidomo de Sankta Petro (Sint Pieters) ĝis la ponto de Zwijnaarde. Ekde aprilo 2005 linio 1 pluveturas ĝis Flanders Expo.
La tramreto nur taŭgas por tramoj, kiuj povas veturi en du direktojn (malkiel en Antverpeno).