Tramtransporto en Krakovo

Tramtransporto en Krakovo estas sistemo de trama komunikado en la urbo Krakovo, en Pollando, kiu funkcias ekde 1882. Ĝi enhavas 84 kilometrojn da tramreloj, sur kiuj trafikas 27 linioj. La infrastrukturon kaj organizadon de transporto tenas Regio de Komuna Infrastrukturo kaj Transporto (pole Zarząd Infrastruktury Komunalnej i Transportu, ZIKiT), pri la tramaro kaj realigo de transporto zorgas Urba Komunikada Enterpreno (pole Miejskie Przedsiębiorstwo Komunikacyjne SA, MPK SA).

Tramtransporto en Krakovo
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Krakovo
Transportsistema speco tramtransporto
Komenco de trafiko 1882 (1901)
Teknikaj informoj
Nombro de linioj 27
Nombro de veturiloj 405
Nombro de stacioj 160
Aliaj informoj
Traklarĝo 94,85 km
Transportisto ZIKiT
vdr
Komenca haltejo "Krowodrza Górka".

De decembro de 2008 en la urbo funkcias ankaŭ ĝermo de "rapida tramsistemo", konata kiel "Krakova Rapida Tramsistemo".

Tramaro redakti

Foto Nomo Komenco de uzado   Nombro de vagonoj Nombro de vagonaroj
  Konstal 105Na 1979 128 48
  Bombardier NGT6 2000   50 50
  Bombardier NGT8 2012   24 24
  E1 2003 73 73
  MAN N8S-NF 2006   12 12
  GT8S 2009 28 28
  EU8N 2008 (2010)   27 27
  Protram 405N-Kr 2012   1 1
  Newag Nevelo 126N 2013   1 1
Ĉiuj vagonoj / vagonaroj 363 269
Vagon(ar)oj malaltplankaj 24,24% 33,71%

Tramlinioj redakti

Krakovaj tramlinioj havas numerojn 0-99 kaj trafikas en la horoj 04:00-00:30. La linioj estas numerataj laŭ tiu ordo:

  • x, 1x, 2x - normalaj linioj,
  • 4x - helpaj linioj,
  • 5x - Krakova Rapida Tramsistemo,
  • 7x - dumaj linioj (funkciantaj dum remontoj ktp.),
  • 9x - specialaj linioj (funkciantaj ĉefe dum Ĉiuj Sanktuloj).

Tramsistemo redakti

 
Krakova tramsistemo nuntempe.

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti