Trans-Mediterranean Renewable Energy Cooperation

La Trans-Mediterranean Renewable Energy Cooperation (TREC ~ Transmediteranea Renoviĝa Energia Kooperado) estas iniciato por transporto de sunenergio kaj ventoenergio de la dezerta regiono de norda Afriko al Eŭropo. TREC estis fondita en 2003 fare de Roma Klubo, la Hamburga Klimatprotekta fondaĵo kaj la Jordana Nacia Energia Esplora Centro (NERC) kaj estis evoluigita - kun la Germana Centro pri Aer- kaj Kosmoveturo - kaj science analizita en koncepto DESERTEC.

Logoo de TREC

La koncepto DESERTEC planas produkton de medie pura energio en Mez-Oriento, Norda Afriko helpe de suncentraloj kaj ventocentralaj parkoj. Oni planas transigi la elektron per HVDC-konduktoj (High Voltage Direct Current = Alt-tensia konstanta kurento) ekde 2020.

Kritiko redakti

La importo de elektro el arabaj landoj havas certan politikan riskon.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti