Transglobe Expedition

La Transglobe Expedition (Transmonda Ekspedicio) estis la unua ekspedicio kiu faris cirkaŭpolusan navigadon, veturante la mondon "vertikale" traveturante ambaŭ polusojn uzante nur surfacan transporton.

Starte en 1979 el Greenwich en Unuiĝinta Reĝlando, aventuristoj Sir Ranulph Fiennes kaj Charles R. Burton iris suden, alvenante al la Suda Poluso la 17an de decembro 1980. Dum la venontaj 14 monatoj, ili iris norden denove, atingante la punkton de la Norda Poluso la 11an de aprilo 1982. Veturante suden denove, ili alvenis denove al Greenwich la 29an de aŭgusto 1982.[1]

Notoj redakti

  1. Guinness Book of World Records 1997

Eksteraj ligiloj redakti