Transliterumado Wylie

La transliterumado Wylie estas metodo por la transliterumado de la tibeta skribo per uzado de la latina alfabeto. Ĝia nomo ŝuldiĝas al Turrell Wylie, kiu perfektigis ĉi metodon en 1959. Ekde tiam ĝi iĝis standarda metodo por la transliterumado de tibetaj studoj, ĉefe en Usono.

Ajna literumado de la tibeta lingvo alfrontas la dilemon ĉu reprodukti la sonojn de la parolata lingvo aŭ la ortografion de la skriba lingvo. Ambaŭ multe malsamas ĉar la ortigrafio estis fiksita en la 11-a jarcento, kaj la prononcado daŭre evoluis. La antaŭaj sistemoj intencis kombini ambaŭ, pro kio ili neniam prefekti reprezentis ilin. La transliterumado Wylie estis dizajnita specife por la transliterumado de la tibeta skribo, kio klarihas ĝian akceptadon ĉe la akademiaj medioj. Ĝi ne celas prezenti ĝustan prononcadon de tibetaj vortoj.

Konsonantoj redakti

La metodo Wylie transliterumas la tibetajn konsonantojn jene:

ཀ ka [ká] ཁ kha [kʰá] ག ga [ɡà/kʰà] ང nga [ŋà]
ཅ ca [tɕá] ཆ cha [tɕʰá] ཇ ja [dʑà/tɕʰà] ཉ nya [ɲà]
ཏ ta [tá] ཐ tha [tʰá] ད da [dà/tʰà] ན na [nà]
པ pa [pá] ཕ pha [pʰá] བ ba [bà/pʰà] མ ma [mà]
ཙ tsa [tsá] ཚ tsha [tsʰá] ཛ dza [dzà/tsʰà] ཝ wa [wà]
ཞ zha [ʑà/ɕà] ཟ za [zà/sà] འ 'a [ɦà/ʔà] ཡ ya [jà]
ར ra [rà] ལ la [là] ཤ sha [ɕá] ས sa [sá]
ཧ ha [há] ཨ a [ʔá]

La lasta litero de la alfabeto, la konsonanto , ne estas transliterumata. Ĝia ĉeesto estas konata ĉar aperas silabo kiu komenciĝas per vokalo.

Vokaloj redakti

La kvar vokaloj:

ཨི i ཨུ u ཨེ e ཨོ o