Transporta akcidento en Rychaltice

Transporta akcidento en Rychaltice estas evento, kiu okazis la 1-an de majo 1900 en tiu ĉi municipo situanta norde en Moravio. Ĝi estas la unua aŭtomobila akcidento sur teritorio de mez-Eŭropo, dum kiu okazis morta vundiĝo. Enkadre de Eŭropo, eĉ eble en la mondo, tia ĉi transporta akcidento okazis en la jaro 1898 sur anglaj ŝoseoj. Sur la loko de la akcidento en Rychaltice, municipo Hukvaldy, sub kiu Rychaltice falas, planas konstrui monumenton rememoriganta tiun ĉi malfeliĉon.

Transporta akcidento en Rychaltice
Aŭtomobilo NW Präsident
Aŭtomobilo NW Präsident
Sekvoj: 1 mortinto, 2 vunditoj
Dato: 1-a de majo 1900
Loko: Rychaltice Aŭstrio-Hungario
Kazo hodiaŭ: la unua aŭtomobila transporta akcidento kun morta vundiĝo en Mez-Eŭropo
vdr

Priskribo de la evento redakti

 
Situo de loko de la akcidento (Ĉeĥio)
DEC
 
Situo de loko de la akcidento
Situo de loko de la akcidento

Marde la 1-an de majo 1900 veturis sur ŝoseo ĝis Rychaltice aŭtomobilo NW Präsident, kiun ŝoforis Leopold Sviták. Pluaj pasaĝeroj estis unu el konstruistoj de la veturilo Jan Kuchař, kiu sidis sur antaŭa sidloko, kaj seruristo Viktor Bayer kun desegnisto Romuald Brauner, kiuj sidis sur malantaŭa sidloko. Onidire ili celis ĝis Místek.

La ŝoseo ĝis Rychaltice antaŭ la municipo akre sinkas kaj tiu ĉi sektoro estas finita per akra vojkurbiĝo al ponteto trans rojo Ondřejnice. Kovraĵon de la veturejo kreis ŝtona pavimo, la tiel nomataj kataj kapoj. Kiam la aŭtomobilo estis veturanta malsupren el monteto, enveturinte en la vojkurbiĝon ĉe domo n-ro 53 ĝi renversiĝis kaj ties vojaĝantoj estis elĵetitaj eksteren el ĝi. Kelkejn plie la renversiĝinta veturilo surkuŝis. Surloke mortis konstruisto Jan Kuchař, ĉar li kunpuŝiĝis per la kapo rekte kun piedŝtono ĉe la ŝoseo. Gravajn vundiĝojn pli havis Viktor Bayer kaj ŝoforo Leopold Sviták, al kiu bielo de la motoro diserigis la kruron per tia maniero, ke kuracistoj devis amputi ĝin al li. Sole Romuald Brauner eliris el la akcidento nevundita.

Unusignifan destinon de kaŭzo de la akcidento malhelpis decido de direktoro de aŭtomobilfabriko en Kopřivnice, kiu fabrikis la veturilon, kiu lasis la averiitan aŭtomobilon transveturigi en sian fabrikon kaj tie dismunti. Aŭtomobila historiisto Karel Rosenkranz konjektas, ke malantaŭ la akcidento staris teknika difekto. Laŭ lia opinio eble la ŝoforo dum la veturado elvicigis la rapidecumon kaj sekve poste en proporcie alta rapideco ektiris je permana bremso, kion verŝajne ne eltenis stria bremso lokigita sur unu el la malantaŭa radoj. La veturanta veturilo tiel komencis bremsi sole per unu rado, kio alkondukis ĝin en gliton.

Al ŝoforo Leopold Sviták minacis pro mortigo de homo juĝeja solvado. Sed tiu ne okazis, al kio onidire helpis kromparolo de favoranto de aŭtomobiloj barono Theodor von Liebieg.