Transskribado (lingvoscienco)

Transskribado notas la sonojn de iu lingvo per fremda skribo. Ekzemple la rusan nomon Горбачëв oni povas transskribi en Esperanta teksto per Gorbaĉef por ke leganto proksimume povu elparoli ĝin. Transskribo ankaŭ utilas inter lingvoj kun samaj bazaj literoj sed malsamaj ortografioj. Ekzemple la germanan nomon Schwartz oni povas prezenti en Esperanta transskribo per Ŝvarc.

Transskribado kaj transliterado redakti

Se du lingvoj havas simplajn ortografiojn, similajn sonsistemojn kaj literprovizojn, transskribo inter ili tre proksimas al transliterado, en kiu oni nur interrespondigas literojn. Sed ofte la tasko pli malsimplas.

Skriba similo, elparola malsimilo redakti

Latinidaj literoj estas vaste uzataj en la mondo. Unuflanke ili prezentas multajn diversajn ortografiojn, aliflanke ili ofte rolas en transskribo. Pro tio en la ĉiutaga uzo la skriba situacio estas iom malorda: homnomoj aŭ loknomoj estas kopiataj de lingvo al lingvo, eventuale kun forfalo de kromsignoj. tia senzorga transskribo konservas aspekton de vortoj, sed ĝi kaŭzas misprononcojn laŭ la diversaj ortografioj: la pola nomo wałęsa [vaˈwɛ̃sa] iĝas skribe walesa kaj ekzemple en franca buŝo sonas [valeza] apenaŭ memorigante pri la originalo.

Naciaj kaj internaciaj transskriboj redakti

Pli formale en la 19a kaj komenca 20a jarcento kleruloj kreis transskribajn sistemojn adaptitajn al siaj nacilingvaj kutimoj. la saman ĉinan nomon 老子 oni notis lao tsû laŭ la angla sistemo wade-giles, lao tseu laŭ la sistemo de la franca lernejo pri orientazio, kaj tiel plu.

En la dua duono de la 20a jarcento, oni ekvolis internacie normi transskribojn. la registaroj de Japanio, Ĉinio kaj aliaj landoj oficialigis sistemojn, ekzemple pinjinon por prezenti la ĉinan lingvon per latinidaj literoj. tia transskribo ne havas iun specifan cellingvon. ĝi starigas propran ortografion por noti la ĉinan lingvon en latinidaj literoj. la disvastigo de tiuj sistemoj kaŭzas la saman malfacilon, kiel la sovaĝa transskribo ĵurnalisma: ordinaruloj de diversaj lingvoj ne bone legas ilin. la pinjina "lǎo zi" estas plejofte legata [lao zi] aŭ [laŭ zi], ne [laŭ cə] kiel celite.

Alia malfacileco estas, ke la sistemoj elpensitaj por diversaj fontolingvoj ne akordas inter si, kaj sekve prezentas tiom da lernindaj ortografioj. "z" en la ĉina latinigo notas [ts]-sonon, en la japana [z]-sonon, ktp.

XTrans estas novgeneracio plurplatforma, plurlingva, multkanala transskribilo, kiu subtenas manan transskribadon kaj komentarion (en: annotation) de sonregistraĵoj[1].

MOS (angle WHO) ankaŭ ekuzas post la kronvirusa pandemio la aŭtomatan transskribilon TransPipe[2] por la filmetoj de OpenWHO, en kiu ankaŭ enestas aldone al kurso pri la kronviruso ankaŭ instrufilmeto en Esperanto [3].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (en) XTrans Arkivigite je 2020-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (en) TransPipe - A Pipeline for Automated Transcription and Translation of Videos, Researchgate, junio 2021.
  3. (en) Heini Utunen, Thomas Staubitz, Richelle George, Yu (Ursula) Zhao, Sebastian Serth, Anna Tokar, Scale Up Multilingualism in Health Emergency Learning: Developing an Automated Transcription and Translation Tool, IOS Press, 2021

Eksteraj ligiloj redakti