Trasadingen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trasadingen (stacidomo).

Trasadingen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 589 loĝantojn je la 30-a de junio 2008.

Trasadingen
Blazono de Trasadingen
Trasadingen
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 40′ 0″ N 8° 25′ 0″ O / 47.66667 °N, 8.41667 °O / 47.66667; 8.41667 (mapo)Koordinatoj: 47° 40′ 0″ N 8° 25′ 0″ O / 47.66667 °N, 8.41667 °O / 47.66667; 8.41667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 589
Areo 4,14 km²
Alteco 403 m super marnivelo
Poŝtkodo 8219
Komunumkodo 7973
Mapo de Trasadingen
vdr

Geografio redakti

La vinkultura vilaĝo Trasadingen situas en la regiono Klettgau ĉe la orienta limo de Kantono Ŝafhaŭzo. La bildon de la komunumo karakterizas la vitejoj, kiuj ĝin ĉirkaŭas. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Trasadingen mem la setlejoj Berghof en la nordo de la komunumo kaj Neuwelt ĉe la kantona ĉefvojo antaŭ la landlimo.

Najbaraj komunumoj redakti

Najbaraj komunumoj de Trasadingen estas en nordokcidento Eggingen (Baden-Virtembergo, Germanio), en sudokcidento Klettgau (Baden-Virtembergo, Germanio), en sudoriento Wilchingen kaj en nordo en unu punkto al Hallau.

Trafiko redakti

Tra Trasadingen pasas la kantona vojo de Beringen al Waldshut, kiu ek de la germana landlimo estas la federacia vojo n-ro 34. Trasadingen situas ĉe la fervojlinio Hochrheinbahn de Deutsche Bahn de Ŝafhaŭzo al Bazelo. Per lokaj trajnoj Ŝafhaŭzo atingeblas en 19 minutoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Trasadingen datiĝas el interŝanĝletero el la jaro 878 kiel Trasmundingen.

En la jaro 1378 Anna de Radegg vendas la malaltan jurisdikcion pri Trasadingen al la Hospitalo ĉe la Sankta Spirito Heiligen en Ŝafhaŭzo. Pro la Ŝvabaj Militoj Trasadingen en la jaro 1499 fariĝis limvilaĝo. Pro la aliĝo de Ŝafhaŭzo al la Svisa Ĵurkomunumo la lima situacio de Trasadingen fariĝis problema, ĉar ĝi daŭre apartenis al la eklezia komunumo en la najbara malamika Erzingen. En 1515 Trasadingen estis aligita al la eklezia komunumo Wilchingen, la definitiva eklezia rompo kun Erzingen okazis tamen nur per la reformacio en la jaro 1529, ĉar Erzingen restis katolika. Post la 30-jara milito en la jaro 1657 Ŝafhaŭzo akiris ankaŭ la superan jurisdikcion pri Trasadingen de la Grafoj de Sulz. Nun Trasadingen esits komplete ŝafhaŭza.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti