Treŝnjevac, serbe Трешњевац, slave Trešnjevac, hungare Oromhegyes [oromhedjeŝ] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Kanjiĵa. La serba loknomo signifas: ĉerizoarbaro.

Treŝnjevac troviĝas en (verda) Municipo Kanjiĵa en Serbio
Mapo pri municipo Kanjiĵa
Preĝejo de Treŝnjevac

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Treŝnjevac situas sur ebenaĵo laŭ traira flankovojo, Tiso preterfluas.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua skriba mencio denvenis el 1271. La moderna historio komenciĝis en 1849, kiam hungaraj malriĉuloj komencis senjure loĝadi en paŝtejo apartenanta al Kanizsa. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la hungara armeo reokupis la komunumon ĝis 1944 dume serboj deportiĝis al Sárvár. En 1944 serbaj partizanoj reokupis la vilaĝon kaj tuj murdis 14 hungarojn. Post la 2-a mondmilito serbaj loĝantoj alvenis. Dum interna milito de Bosnio tie ariĝis personoj, kiuj ne volis batali. En 2002 loĝis en Treŝnjevac 1868 homoj, (1797 hungaroj 25 serboj kaj aliaj). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, apoteko.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti