Per la sintagmo Tri Mariaj oni referencas al la tri virinoj kiuj sekvis Jesuon dum la paska tritago; tradicie ili estas identigitaj en: Maria (patrino de Jesuo), Maria Maddalena kaj Maria de Klopas. [1]

La TriMariaj ĉe la tombejo, miniaturo pri la Apokalipso de Bamberg (Bamberga, Staatsbibliothek, ms A.II.42).
Maria Saloma kaj Maria de Klopas sur la barko (preĝejo de Saintes-Maries-de-la-Mer, Provenco).

Bibliaj referencoj redakti

Krucumo de Jesuo redakti

La kvar kanonaj Evangelioj enhavas la rakonton pri la krucumo de Jesuo, sed tra priskriboj malsamaj inter si: tiu malsameco koncernas ankaŭ la apartaĵon de la “Tri Mariaj”:

  • Mateo (27, 55-56) mencias tri virinojn dolorantajn apud la krucaj piedoj: du el ili nomiĝas “Maria” (Maria el makdalo kaj la patrino de Jakobo kaj jozefo. La patrino de Jesuo ne estas memorigita,
  • ankaŭ Marko (15, 40-41) raportas pri tri virinoj: du el ili estas nomataj “Maria” (Maria el Magdalo kaj la patrino de Jakobo la malgranda kaj Ioses); la tria kuŝas sub la nomo de Saloma. Eĉ Marko ne mencias la patrinon de Jesuo. La sunbstanca identeco inter Mateo kaj Marko estas eksplikata per la fakto ke (laŭ la konata Fonto Q Mateo estis uzinta Makron kiel fonton por redakti sian tekston,
  • Luko (23, 49) simple memorigas ke virinoj ĉeestis la scenon, sed raportas nek pri iliaj nomoj nek pri ilia nombro
  • Johano (19, 25), fine, prezentas la liston de tri virinoj Reale la teksto povus estis interpretita kiel listo de kvar virinoj, kies tri nomiĝas “Maria”, dum la kvara restus sennoma kaj “estus la fratino de lia patrino”. Tiu interpreto, nome, distingas du malsamajn personojn en la vortoj "... la fratino de lia patrino, Maria de Klopas...", ilin igante la daŭrigon de la listado kaj ne ĝia specifado. Ili tri, nome. havas la nomon “Maria”: La patrino de Jesuo, Maria de Klopa kaj Maria el Magdalo. Tial la esprimo Tri Mariaj devenas ĝuste de tiu rakonto de Johano.

Resumante ĉijn datenojn elmerĝiĝantaj el la evangeliaj rakontoj, la virinoj ĉeestaj ĉepiede de la kruco kun la nomo “Maria” estis: la patrino de Jesuo, Maria el Magdalo, la patrino de Jakobo kaj Jozefo, Maria de Klopas. Nenio oponas al la fakto ke la lastaj du figuroj povus ankaŭ esti surmetitaj kaj identigitaj; sed samtempe neniu biblia referenco tion postulas. Fakte, la greklingva teksto de la Evangelio de Johano, unika apostolo perokula atestanto, estis seninterpunkcia, havanta nur du konjunkciojn καὶ (kaj), kaj ŝajnas sugesti la ĉeeston de nur tri virinoj: “ἡ μήτηρ αὐτοῦ καὶ ἡ ἀδελφὴ τῆς μητρὸς αὐτοῦ Μαρία ἡ τοῦ Κλωπᾶ καὶ Μαρία ἡ Μαγδαληνή”.[2]. Tezo tiu kiu fakte transsaltas la teorion pri la kvar virinoj kaj, implicite, ankaŭ la tezon de la supozitaj karnaj gefratoj de Jesuo. Se fakte (Maria de Klopas) estas dirita fratino de lia patrino, kvankam nur proksima parenco, facilas konkludi ke la fratoj de Jesuo cititaj en aliaj evangeliaj pasaĵoj reale estis liaj proksimaj parencoj, plejeble la filoj de Maria de Klopas, nome Alfeo Jozefo kaj Simono. Konkludo, tamen, kontestata de protestantaj doktrinoj, kiuj ne konfesas la virgecon de Maria post la naskiĝo de Jesuo, akceptante tamen la virgecan koncipon de Jesuo.

 
Romanika kapitelo en Saint-Pierre de Mozac.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Jean-Paul Clébert, Guide de la Provence mystérieuse, Éd. Tchou, Paris, 1972.
  • Fernand Benoit, La Provence et le Comtat Venaissin, Atrs et traditions populaires, Éd. Aubanel, Avignon, 1992, {{ISBN|2700600614
  • Frédéric Simien, Camargue, fille du Rhône et de la mer, Éditions Alan Sutton]], 2010.

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA prezentas galerion de bildoj pri la “Tri Mariaj” [1]

Notoj redakti

  1. Laŭlegende, du el tiuj Mariaj estus venintaj, por forfuĝi el la persekutoj, en Kamargo Francio.
  2. Vidu: John J. Gunther, "The family of Jesus", "The Evangelical Quarterly" 46, Januaro-Marto 1974, p. 25-41. Skribas interalie Gunther: Kiujn informojn pri "Klopas" oni povas devenigi el Johano 19, 25? Tiu versego ĵetŝovas la problemon pri la kontrolo pri la nombro de Mariaj apud la kruco: "25 Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj (kai) la fratino de lia patrino, kaj (kai) Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena." El la preterlaso de la konniunkcio inter la fratino de lia patrino kaj Maria de Klopas ĝustas dedukti ke la aŭtoro intencis ekvacion anstataŭ distingon. Kai estas koniunkcio abunde, se ne ekscese, uzata en la verko de la evangeliisto. En alia listoj de personoj (2, 12 kaj 21, 2) ĉiu membro estas kunligita per la knjunkcio. [...] El tio ĉio ni konkludas ke "Maria de Klopas" devas esti identigita kiel fratino de la patrino de nia Sinjoro.