Triangula kajtopluredro
En geometrio, triangula kajtopluredro estas pluredro, la unua en malfinia serio de kajtopluredroj. Ĝi havas 6 edrojn kiuj estas kongruaj romboj. Ĝenerale edroj de kajtopluredro estas kajtoj, sed en ĉi tiu okazo estas romboj, rombo estas specifa okazo de kajto.
Triangula kajtopluredro | |
Kubo estas specifa okazo kun kvadrataj edroj | |
Speco | Kajtopluredro, romboedro |
Edra figuro | 3,3,3,3 |
Verticoj | 8 |
Lateroj | 12 |
Edroj | 6 romboj |
Geometria simetria grupo | Duedra simetrio en tri dimensioj D3d |
Propraĵoj | Konveksa, edro-transitiva |
Duala | Triangula kontraŭprismo |
Triangula kajtopluredro estas edro-transitiva kaj ĝia duala pluredro estas triangula kontraŭprismo.
Kubo estas specifa okazo de triangula kajtopluredro kun kvadrataj edroj kaj pli alta okedra simetrio.
Triangulaj kajtopluredroj estas subaro de la romboedroj.