Tria ordeno

(Alidirektita el Triaordenanoj)

Tria ordeno (kies membroj estas triaordenanoj) povas aludi al diverstipaj grupoj de kristanoj, precipe laikoj, kiuj sekvas la karismon de kelka religia ordeno sen tamen tute ligiĝi al ĝi kiel, male, la votitaj membroj de la unua kaj dua ordenoj. Tiaj institutoj troviĝas en la katolika eklezio kaj ankaŭ, kvankam laŭ malpligranda kvanto, en tiu anglikana.

La unua ordeno estas konstituita de la viraj membroj porĉiame ligiĝintaj al la praktikado de la evangeliaj koncilioj; la dua ordeno koncernas virinojn kiuj sin ligas per votoj sammaniere kiel la viroj. La tria ordeno koncernas laikajn virojn kaj virinojn kiuj engaĝiĝas vivi en la sekulara vivo la evangeliajn konsilojn.

Jen iuj de tiuj triaj ordenoj: Franciskana sekulara Tria Ordeno [1] starigita eble en 1223 aŭ proksimume. Laika frataro de de Sankta Dominikiko fondita en 1285. Karmela tria ordeno, fondita en 1452. Tria ordeno de Sankta Aŭgusteno fondita en 1401. Tria ordeno de la Minimuloj. Kotopo. La triaj ordenoj estas multaj.

La komenca ideo pri la tria ordeno kaj ĝia origina realiĝo kun aprobo de la superaj ekleziaj aŭtoritatoj naskiĝis en la franciskana medio: Sankta Francisko celis altiri ĉiujn al la praktikado de la evangeliaj koncilioj.

Tuta tiu materio estas reglamentita de la eklezia kanona juro 303 [1]. La gvidaj regantoj kutime estas demokratie elektitaj.

Notoj redakti

  1. Tiu Tria Ordeno ne samas kun la Tria regula Ordeno kiu estas vera religia ordeno.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia