Tera tribuluso

(Alidirektita el Tribuluso)

La Tera tribuluso (Tribulus terrestris) estas plantspecio en la genro tribulusoj el la familio cigofilacoj (Zygophylaceae). Ĝi estas disvastigita en la tropikaj kaj subtropikaj landoj en Azio, Afriko, Sudeŭropo kaj en la norda Aŭstralio kaj estas enportita en la Neotropikon.

En la farmakologio la tera tribuluso estas uzata kiel toniko. Ĝi onidire plifortigas la seksan potencon.

Literaturo redakti

  • Daniel Reid: Handbuch der chinesischen Heilkräuter. Droemer Knaur, München 1998, ISBN 3-426-76158-0 (germanlingva)
  • V. Lad, D. Frawley: Die Ayurveda-Pflanzen-Heilkunde. ISBN 3-89385-002-3 (germanlingva)
  • A. Zoller, H. Norwig: Heilpflanzen der Ayurvedischen Medizin. (germanlingva)