Tridento estas speco de lanco kun tri pintoj kiel forko. La vorto devenas el la latina tridens, kies genitivo estas tridentis; el tri- (tri) dens/dentis (dento).

Flago de Barbado

Uzata de fiŝantoj por kapti fiŝojn kaj de gladiatoroj en antikva Romio kune kun reto por batali kontraŭ konkurantoj.

Simbole ĝi estas la ĉefa figuro en blazono de Ukrainio, flago de Barbado, armilo de la greka dio Pozidono kaj la romia Neptuno, de Ŝivo en Hinduismo, kaj de la diablo en kristana tradicio.