Trifingra buntpego

La Trifingra buntpegoEŭrazia trifingra buntpego, Picoides tridactylus, estas birdo de la genro Picoides kaj de la mezgrandaj buntpegoj, tio estas pego, kie ĉefas la koloroj nigra supre kaj blanka sube, sed ankaŭ aliaj (ĉikaze flava) en markoj supre.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trifingra buntpego
Trifingra buntpego
Trifingra buntpego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picoides
Specio: P. tridactylus
Picoides tridactylus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Verde la monda distribuado de la specio
Verde la monda distribuado de la specio
Verde la monda distribuado de la specio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Plenkreskulo estas 21.5-27 cm longa. Ĝi estas nigra en kapo (plej detale videblas du blankaj strioj, unu subokula kaj alia suprokula, krom la blanka gorĝo), flugiloj kaj suba pugo, kaj blanka el gorĝo al ventro; la flankoj estas blankaj kun nigraj strioj. La dorso estas tre blanka kun nigraj strioj, kaj la vosto estas nigra kun blankaj eksteraj plumoj striitaj de nigro. La plenkreska masklo havas flavan kronon tre kontrastan kun la ĝenerala malbunta nigroblanka koloro eĉ plej ofte ne disigita per klaraj limoj.

En Nordameriko, la Trifingra buntpego povas esti konfuzata kun la Nigrodorsa buntpego, kiu estas tre simila. Identigo estas pli facila en Eŭrazio, kie ĝi estas la ununura pego kun flava krono, la ununura kun tri fingroj kaj unu el la du nuraj nigroblankaj buntpegoj kun nenio ruĝa en la plumaro. La Trifingra buntpego povas esti distingita el la Nigrodorsa buntpego pro la ŝtupareca dorso.

Habitato redakti

La reprodukta habitato estas arbaroj de koniferoj tra okcidenta Kanado, Alasko kaj la mezokcidenta Usono, kaj tra norda Eŭrazio el Norvegio al Koreio. Estas ankaŭ loĝantaroj en la Alpoj kaj la Karpatoj.

Ĵusaj priserĉadoj sugestas, ke Amerikaj kaj Eŭraziaj formoj povus esti disigitaj kiel separataj specioj, nome la Eŭrazia Trifingra buntpego, P. tridactylus kaj la Amerika Trifingra buntpego, P. dorsalis (Baird, 1858). La amerika formo havus siavice du subspeciojn, P. d. fasciatus en Alasko kaj la nomigan formon en la resto.

Kutimoj redakti

 
ovoj de Picoides tridactylus - Muzeo de Tuluzo

La Trifingra buntpego nestumas en kavaĵo en morta konifero aŭ foje en vivanta arbo aŭ fosto. La paro elfosas novan neston ĉiujare.

Tiu birdo estas kutime konstanta loĝanto, sed nordaj birdoj povas translokiĝi suden kaj birdoj de altaj niveloj povas translokiĝi al pli malaltaj niveloj vintre.

La Trifingra buntpego manĝas ĉe koniferoj serĉe de lignotraborantaj larvoj de skaraboj aŭ aliaj insektoj. Ili povas ankaŭ manĝi fruktojn kaj arbosevon.

Tiuj birdoj ofte translokiĝas al areoj kun altaj nombroj de insektinfestitaj arboj, ofte sekvante arbarincendion aŭ inundon. En Nordameriko, tiu birdo lasas spacon al la Nigrodorsa buntpego, kie la du specioj konkurencas por la sama habitato.

La voĉo de la Trifingra buntpego estas kikĉik.

Subspecioj redakti

  • Picoides tridactylus albidior
  • Picoides tridactylus alpinus
  • Picoides tridactylus crissoleucus
  • Picoides tridactylus funebris
  • Picoides tridactylus inouyei
  • Picoides tridactylus kurodai
  • Picoides tridactylus tianschanicus
  • Picoides tridactylus tridactylus

Nomoj en diversaj lingvoj redakti

  • En la bulgara, Трипръст кълвач,
  • En la ĉeĥa, Datlík tříprstý,
  • En la dana, Tretået spætte,
  • En la germana, Dreizehenspecht,
  • En la franca, Pic tridactyle,
  • En la hispana, Pico tridáctilo,
  • En la litova, Tripirštis genys,
  • En la hungara, Háromujjú hőcsik,
  • En la nederlanda, Drieteenspecht,
  • En la japana, ミユビゲラ,
  • En la norvega, Tretåspett,
  • En la pola, Dzięcioł trójpalczasty,
  • En la slovaka, Ďateľ trojprstý,
  • En la finna, Pohjantikka,
  • En la sveda, Tretåig hackspett.

Referencoj redakti