Trifouilly-les-oies

En franca dirmaniero, Trifouilly-les-OiesTrifouillis-les-Oies (prononcu [tʁifuji lez‿wa]) estas imaga franca vilaĝo, malmoderna, malproksima de ĉie kaj kies loĝantoj estas malkleraj kamparanoj.

La franca idiotismo "C'est à Trifouilly-les-oies" (estas en Trifouilly-les-Oies) signifas : "Estas malproksima loko, malfacile irebla, seninteresa, malpura, nevidinda..."

Samvaloraj esprimoj:

  • Un bled ravitaillé par les corbeaux (laŭvorte: vilaĝaĉo proviziata de la korvoj).
  • Au diable Vauvert (en malproksima loko, kun malfacila irvojo)
  • Un bled paumé (laŭvorte: perdita vilaĝeto)
  • Pétaouchnok (prononcu [petauʃnɔk]): imaga vilaĝo ie en la Mondo