Trilanda punkto estas geografia punkto, kie renkontiĝas tri limoj inter samrangaj teritorioj (regnoj, landoj, ŝtatoj, subŝtatoj ktp.).

Vaalserberg: Trilanda punkto (DE-NL-BE) Kvarlanda punkto de 1830 ĝis 1919
Treriksröset: FI-NO-SE
Monto Forno: IT-SI-AT
Trilanda punkto BR-GY-VE

Kelkaj el tiuj punktoj estas tre konataj, precipe se tie kunvenas tri malsamaj kulturoj aŭ etnaroj. Foje tian punkton markas monumento aŭ la flagoj de la koncernaj teritorioj.

Nun sur Tero ekzistas 157 trilandaj punktoj inter suverenaj regnoj; pli ol triono estas en Afriko (55). El la 195 regnoj 134 havas almenaŭ unu. Ĉar ĉiu trilanda punkto ja apartenas al tri landoj, ekzistas 3×157 = 471 limecoj al tiaj punktoj, do multaj landoj havas pli ol du aŭ eĉ tri.

La ŝanco, ke iu lando havas trilandan limpunkton, dependas precipe de la nombro de najbaraj landoj, sed ankaŭ de la ekzisto de marborda limo. Evidente enklavo, kiu havas nur unu najbaron, ne povas havi trilandan punkton. Ankaŭ insulaj regnoj, ekz. Japanio, ne povas havi. Eĉ du-najbara lando ne nepre havas, ekz. Usono, kies du ter-limaj najbaroj, Kanado kaj Meksiko, estas disigitaj per maroj.

Pro la proksimeco de maroj en Centra Ameriko estas nur du trilandaj punktoj:

La regno kun plej da trilandaj punktoj estas Ĉinio; ĝi havas 15. Aŭstrio, malgranda, sed kun multaj najbaroj, havas dek, unu pli ol Rusio.

Kelkaj ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti