Trilateropiramidigita dudekedro

En geometrio, la trilateropiramidigita dudekedro estas pluredro.

Trilateropiramidigita dudekedro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Edra figuro V3.10.10
Verticoj 32
Lateroj 90
Edroj 60
χ 2
Geometria simetria grupo Ih
Duedra angulo 160°36'45" (por la duala de la senpintigita dekduedro)
Propraĵoj Edro-transitiva
Duala Senpintigita dekduedro (por vera subspeco de trilateropiramidigita dudekedro)
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

Ĝi povas esti konsiderata kiel dudekedro kun ne nepre regulaj kvaredroj (triangulaj piramidoj) aldonitaj al ĉiu ĝia edro. Ĉi tiu interpretado estas esprimita en la nomo.

Povas esti diversaj formoj de ĉi tiu pluredro depende de alto de la aldonataj piramidoj. La ĉiuj variantoj estas topologie similaj; ili havas la saman edran koneksecon, sed la verticoj estas je malsamaj relativaj distancoj de la centro kaj unu de la aliaj.
Inter la variantoj:

Nomo Bildo Propraĵoj
(Iam defaŭlte konsiderata trilateropiramidigita dudekedro) Katalana solido, ĝia duala pluredro estas la senpintigita dekduedro. Konveksa
Unua steligo de dudekedro Nekonveksa
Granda steligita dekduedro Kun tre altaj piramidoj. Nekonveksa. Nur aspekte similas al trilateropiramidigita dudekedro, ĉar ne havas verticojn ĉe bazoj de la triangulaj piramidoj kaj havas alie koneksitajn edrojn.
Granda dekduedro Kun piramidaj stiloj. Nekonveksa. Nur aspekte similas al trilateropiramidigita dudekedro, ĉar ne havas verticojn ĉe suproj de la triangulaj piramidoj kaj havas alie koneksitajn edrojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti