Trindade estas brazila municipo kaj urbego de la subŝtato Gojaso. Ĝi estas fama pro la religiaj festadoj en julio kaj nun estas la tria plej grava pilgrimejo en Brazilo.

Larĝa panoramo en Trindade
Trindade
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 142 431  (2022) [+]
Loĝdenso 201 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 39′ S, 49° 29′ U (mapo)-16.648888888889-49.488888888889Koordinatoj: 16° 39′ S, 49° 29′ U (mapo) [+]
Alto 756 m [+]
Areo 710,328 km² (7 103 2.8 ha) [+]
Trindade (Brazilo)
Trindade (Brazilo)
DEC
Trindade
Trindade
Situo de Trindade

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trindade (Goiás) [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Trindade situas en meza parto de la lando. La distanco al la subŝtata ĉefurbo Goiânia estas 30 km. La najbaraj municipoj estas: okcidente: Santa Bárbara de Goiás nordokcidente: Goianira norde: Caturaí oriente: Goiânia sudokcidente: Campestre de Goiás sudoriente: Abadia de Goiás sude: Guapó.

 
(Malgranda) Baziliko de Trindade
 
Vido en Trindade

Historio redakti

En tiu loko en 1840 oni trovis argilan medalionon pri Sankta Triunuo kaj Sankta Maria. Baldaŭ oni konstruis kapelon. En ĉiu jaro okazas pilgrimado, konata ankaŭ festivalo, kiu daŭras dek kvin tagojn kaj altiras laŭtaksan populacion de unu miliono da vizitantoj. Trindade urbiĝis en 1943.

Ekonomio redakti

Trindade estas industria centro, kie oni produktas ceramikaĵojn, aliminiajn varojn, trinkaĵojn, vestaĵojn. La ĉefaj agrikulturaj produktoj estis bananoj, kafoj, kokosoj, oranĝoj, citronoj, ananasoj, rizoj, faboj, maniokoj, maizoj, sojfaboj, tomatoj. oni bredadas brutojn, porkojn, kokojn. Gravas ankaŭ la turismo.

Klimato redakti

La vetero en Trindade estas tropika, kie estas du distingaj sezonoj: seka (de aprilo ĝis septembro) kaj pluva sezono (de oktobro ĝis marto). Jare pluvas po 1600 mm. La jara averaĝa temperaturo estas 23 °C.

 
Panoramo en Trindade
 
Kirko en Trindade

Trafiko redakti

El Trindade ŝoseo kuras al la subŝtata ĉefurbo Goiânia (GO-060).

Vidindaĵoj redakti

  • malgranda baziliko kaj aliaj kirkoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti