Trinh Xuan Thuan

usona astronomo

Trinh Xuan Thuan, naskiĝinta la  20-an de aŭgusto 1948(nun 1948-08-20) en Hanoj, Vjetnamio, estas vjetnam-usona astrofizikisto kaj aŭtoro.

Trinh Xuan Thuan
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1948 (1948-08-20) (75-jaraĝa)
en Hanojo
Religio budhismo vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco VjetnamioUsono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato Princeton vd
Familio
Patro Trịnh Xuân Ngạn vd
Profesio
Okupo astronomo • astrofizikisto • verkistofizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo ekstergalaksia astronomio • astrofizikoastronomioLakta vojogalaksiouniverso vd
Doktoreca konsilisto Lyman Spitzer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Trinh Xuan Thuan trapasis sian infanaĝon laŭ konfuceisma edukado, kiu donis al li viglan konscion pri respondeco de la sciencistoj, kiuj devas klerigi homojn por konsciigi ilin pri la etikaj konsekvencoj de sciencaj malkovroj. Ĉi-teme li deklaris: "Scienco ne donas moralaĵon. Ĝi estas kiel la forteco de brako, kiu povas mortigi aŭ savi."[1]
Li studis ĉe la liceo Jean-Jacques Rousseau de Sajgono, poste ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio kaj fine ĉe la Universitato Princeton kie li ekhavis doktorecon pri astrofiziko[2].
Trinh Xuan Thuan fakiĝis pri ekster-galaksia astrofiziko. De 1976, li estas profesoro en la Universitato de Virginio. Li ankaŭ estas esploristo ĉe la Astrofizika Instituto de Parizo kaj ano de la Interfaka Universitato de Parizo.
Per siaj libroj, li malvolvis kaj klarigis siajn opiniojn favore al la dika antropa principo . "La naturo ne estas muta. Kiel fora orkestro, ĝi konstante alvenigas al ni pecojn da muziko kaj disajn notojn."[3]
En 2004, li kunmalkovris pere de la kosmoteleskopo Hubble la nuntempe plej junan konatan galaksion: I Zwicky 18[4].

Premioj redakti

Verkaro redakti

  • La Mélodie secrète, Fayard, 1988
  • Un astrophysicien, Beauchesne-Fayard, 1992
  • Le destin de l'univers : Le big bang, et après, kolekto « Découvertes Gallimard / Sciences et techniques » (no 151), el. Gallimard, 1992
  • Le Chaos et l'Harmonie, Fayard, 1998
  • L'Infini dans la paume de la main : Du Big bang à l'Éveil, kun Matthieu Ricard, NiL éditions, 2000
  • Origines - la nostalgie des commencements, Fayard, 2003
  • Les Voies de la lumière : Physique et métaphysique du clair-obscur, Fayard, 2007
  • Voyage au cœur de la Lumière, kolekto. « Découvertes Gallimard / Sciences et techniques » (no 527), el. Gallimard, 2008
  • Le monde s'est-il créé tout seul ?, kunverkaĵo, Albin Michel, 2008. Trinh Xuan Thuan, kun Ilya Prigogine, Albert Jacquard, Joël de Rosnay, Jean-Marie Pelt kaj Henri Atlan
  • Dictionnaire amoureux du Ciel et des Étoiles, Plon/Fayard, 2009
  • Le Big bang et après ?, kun Alexandre Adler, Marc Fumaroli kaj Blandine Kriegel, Albin Michel, 2010
  • Le Cosmos et le lotus, Albin Michel, 2011 (Premio Louis Pauwels 2012).
  • Désir d'infini, Fayard, 2013
  • Face à l'univers, kun Jean d'Ormesson, Matthieu Ricard, Jean-Marie Pelt, Philippe Debrosses, Edgar Morin, Joel de Rosnay, Fabienne Verdier kaj Jean-Claude Guillebaud, Autrement, 2015
  • La plénitude du vide, Albin Michel, 2016
  • Une nuit, L'Iconoclaste, 2017
  • Vertige du cosmos, Flammarion, 2019

Referencoj redakti

  1. (franclingve) lefigaro.fr, « Trinh Xuan Thuan, la homo kiu reiras en la tempo » arkivo, en Le Figaro (konsultita la 5-an de junio 2016)
  2. Oficiala retejo Arkivigite je 2020-06-29 per la retarkivo Wayback Machine, arkivo
  3. La Mélodie secrète, Fayard, 2002, p. 12.
  4. (anglolingve) HubbleSite, « Hubble malkovras beban galaksion en adolta kosmo » arkivo, en hubblesite.org, 1-a de decembro 2004 (konsultita la 5-an de aŭgusto 2011)
  5. Franca Akademio, « Les voies de la Lumière, par Trinh Xuan Thuan » arkivo, ĉe canalacademie.com, 5-a de novembro 2009 (konsultita la 5-an de novembro 2009)
  6. http://www.grands-prix-institut-de-france.fr/trinh-xuan-thuan arkivo