La Triomano (Thryomanes bewickii) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi estas indiĝena de Nordameriko. Tiu estas la nuna ununura specio de sia genro, Thryomanes. La Sokora troglodito, iam lokita en tiu genro, estas aktuale proksima parenco de la grupo de la Domtroglodito, kiel indikas biogeografio kaj analizoj de DNA, dum Thryomanes ŝajne estas pli proksima de la Karolina troglodito.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Triomano

Triomano
Triomano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Thryomanes
Specio: T. bewickii
Thryomanes bewickii
(Audubon, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas ĉirkaŭ 14 cm longa, kaj grizecbruna supre, blanka sube, kun longa kaj larĝa blanka superokula strio; fakte ĉar la traokula strio, kiu estas en aliaj trogloditedoj, en tiu ĉi larĝiĝas post la okulo, la superokula strio aperas kiel rimarkinda marko ene de tuta kapokrono bruna homogena. Kvankam simila al la Karolina troglodito, ĝi havas longan voston kun blankaj pintoj kiu ofte estas levata. La kanto estas laŭta kaj melodia, multe kiel la kanto de aliaj trogloditedoj.

La ino demetas 5–7 blankajn ovojn kun brunaj punktoj.

Disvastiĝo redakti

Tiu nearktisa specio loĝas en makiso, arbustejoj, heĝoj kaj malferma arbaro, ofte ĉe riveroj. Ties teritorio estas el suda Brita Kolumbio, Nebrasko, suda Ontario kaj sudokcidenta Pensilvanio sude al Meksiko, Arkansas kaj la nordo de la Ŝtatoj de la Golfo de Meksiko.

Subspecioj redakti

Sekvas listo de komune agnoskataj subspecioj. Du iĝis formortintaj dum la 20a jarcento, ĉefe pro la habitatodetruo kaj predado fare de katoj.[2]

Formortinta ekde la 1940-aj jaroj pro habitatdetruo fare de sovaĝaj kaproj kaj ŝafoj. Nomita ankaŭ T. b. anthonyi. Observado de leucophrys en 1897[3] aludas al cerroensis; tiam la troglodito de San Clemente estis konsiderata certa specio kiu inkludis la populacion de Cedros.
Tiu subspecio estas formortinta ekde (probable) malfruaj 1890-aj jaroj pro habitatdetruo fare de sovaĝaj kaproj kaj predado fare de sovaĝaj katoj. Trokolektado fare de sciencistoj povus esti akcelinta tiun tendencon[4]. Oni laste kolektis (3 specimenoj) fare de Anthony kaj Streator maje de 1892[4] kaj estis vidataj sed "preskaŭ formortintaj" la 22an de marto de 1897[3]. Anthony jam ne trovis ilin en kelkaj serĉadoj inter 1892 kaj 1901 kaj estis konsiderataj certe formortintaj ĉirkaŭ 1901[4]; posta serĉado en 1906 konfirmis la formorton de la subspecio[5].[6]
  • T. b. murinus (Hartlaub). Orienta kaj centra Meksiko.
  • T. b. bairdi (Salvin and Goodman). SOr Meksiko al S Pŭeblo.
  • T. b. percnus (Oberholser). Ĥalisko al Gerero, Meksiko.

La lastaj tri estas foje unuigitaj kiel T. b. mexicanus. La valido de la subspecioj devus esti certigata tuje uzante freŝkaptitajn birdojn aŭ molekulan datumon, ĉar specimenoj difektiĝos baldaŭ.[2]

Notoj redakti

  1. Martínez Gómez et al. (2005)
  2. 2,0 2,1 Kennedy & White (1997)
  3. 3,0 3,1 Kaeding (1905)
  4. 4,0 4,1 4,2 Anthony (1901)
  5. Thayer & Bangs (1908)
  6. La ofta informo pri formorto en "1903" ŝajne estas la unua informo de malesto pli ol la lasta informo pri ties esto. Fakte ne estis informo post 1897. La rezulto de la vizitoj de Anthony post 1892 ne estas konata; se li vizitis la insulon antaŭ 1897 li eble pretervidis la lastajn restaĵojn de la populacio kaj la formorta dato de 1901 povus esti pristudata. Ĉiukaze la subspecio estus formortinta el 1897 al 1901.

Referencoj redakti

  • Anthony, A.W. (1901): The Guadalupe Wren. Condor 3(3): 73. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  • IUCN2007, BirdLife International, 2004, 52008, Thryomanes bewickii, 08 Oktobro 2007.
  • Kaeding, Henry B. (1905): Birds from the West Coast of Lower California and Adjacent Islands (Part II). Condor 7(4): 134-138. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-10-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • Kennedy, E.D. & White, D.W. (1997): Bewick's Wren (Thryomanes bewickii). En: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 315. The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & The American Ornithologists' Union, Washington, D.C.
  • Martínez Gómez, Juan E.; Barber, Bruian R. & Peterson, A. Townsend (2005): Phylogenetic position and generic placement of the Socorro Wren (Thryomanes sissonii). Auk 122(1): 50–56. [Angla kun hispana resumo] DOI:10.1642/0004-8038(2005)122[0050:PPAGPO]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • Thayer, John E. & Bangs, Outram (1908): The Present State of the Ornis of Guadaloupe Island. Condor 10(3): 101-106. COI:10.2307/1360977 PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti