Tripoj (nur pluralo) estas la manĝeblaj internaj organoj de la bestoj, kiujn oni opinias malpli valoraj ol viando; ekz-e intestoj, stomako, hepato, koro, lango. En kelkaj landoj tripoj estas ofertataj en specialaj viandovendejoj, kiuj estas nomataj tripovendejoj aŭ pli simple tripejoj. La vendisto kiu vendas trippon, tripaĵojn aŭ laboras en tripejo estas tripovendisto (PIV).

„Poste mi iris aĉeti la kolombidojn ... kaj mi rostis ilin, kaj por vi mi pretigis la supon el la kolombaj tripoj“ Karel Čapek, tr. Josef Vondroušek: Marta kaj Maria, Libro de apokrifoj. Fonto Reta Vortaro

Anatomie oni uzas la vorton visceroj.

Internacia signifo redakti

La difino en Esperanto estas, kiel ofte, laŭ la franca lingvo kaj la plej eble vasta. En aliaj lingvoj, ekzemple Tripe en la angla, la termino sole rilatas al la stomako (rumeno) de bovino, kiel Kutteln en germana lingvo. En hispana temas ĉefe pri intestoj kiuj kaze de bestoj estas uzataj por fabriki kolbasojn.

Vidu ankaŭ redakti