Trissur
Trissur, malajalame തൃശ്ശൂർ aŭdu estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Trissur en subŝtato Keralo en sudokcidenta Barato. La loknomo estas mallongigita formo de la malajala-vorto Thirusshivaperoor, tio estas fama loka templo. Trissur estis laŭ angligita nomo Trichur ĝis 1990.
Trissur | |||
---|---|---|---|
urba areo • urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 680001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 315 596 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 112 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 31′ N, 76° 13′ O (mapo)10.5276.21Koordinatoj: 10° 31′ N, 76° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 47 m [+] | ||
Areo | 101,42 km² (10 142 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Thrissur [+] | |||
Geografio redakti
Trissur situas sur ebenaĵo 14 metrojn super la marnivelo for de la oceano. Koĉi (Barato) troviĝas 63, Koimbatore 99, subŝtata ĉefurbo Tiruvanantapuram 232, Mumbajo 1007, Kolkato 1861, tutlanda ĉefurbo Delhio 2016 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 Trissur havis 315 596. En la 1990-aj jaroj Trissur atingis la internacian kvaliton urbego (pli granda, ol cent mil laŭ loĝantoj).
Historio redakti
Pro la prahistoriaj megalitoj kaj dolmenoj Trissur estis loĝita ekde almenaŭ 1000 a.K. ĝis 500 p.K. La portugaloj ofte alvenis ekde la 16-a jarcento. En la sekva jarcento jam precipe nederlandanoj alvenis. Trissur iĝis ĉefurbo de regno, ankaŭ financa kaj komerca centro, krome kontaktopunkto por la asiroj, persoj, araboj, portugaloj, nederlandanoj kaj angloj. En la 1750-aj jaroj alia regno aŭ sultanlando konkeris la areon. En la 18-a jarcento la Brita Orienthinda Kompanio transformis la regnon al brita protektorato. Trissur akiris municipan rajton en 1921.
Ekonomio redakti
Trissur estas grava financa kaj komerca centro de Kerala, ankaŭ centro de medikament-produktado. Dum la frua historio siriaj kristanaj familioj estis invititaj por komercadi. Nun Trissur estas unu el la plej gravaj produktadcentroj de orjuvelaĵoj en Suda Hindio. Turismo ankaŭ kontribuis al la ekonomio.
Eduko redakti
Trissur estis centro de lernado dum la antikvaj tempoj, nuntempe universitata urbego kun akademioj kaj universitatoj.
Religioj redakti
Trissur historie estis centro de hindua, kristanisma, islama kaj juda religioj. En 2011 hinduoj konsistigas la plimulton en Trissur kun 58.42% procentoj, ekzistas pli granda malplimulto de kristanoj (24.27%) kaj islamanoj (17.07%).
Lingvoj redakti
La plimulto parolas la malajalan lingvon en Trissur. La angla estas sufiĉe konata.
Klimato redakti
Trissur situas en tropika musonklimato (Am) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 3123 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro-marto iom malpli. La temperaturo varias averaĝe inter 24-32 °C.
Trafiko redakti
Trissur estas ligita bone al la proksimaj urbegoj, tamen la plej grava estas la suda-norda aŭtovojo. Malpli grava vojo kuras al la oceana marbordo. En la urbego aŭtobusoj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn. La lokaj 4 stacidomoj havas fervojajn ligojn tutlande.
Vidindaĵoj redakti
- malgranda baziliko (la plej granda en Barato) kaj pluraj aliaj preĝejoj (temploj, moskeoj, kirkoj; la unua moskeo verŝajne estis konstruita en 629 p.K.;)
- statuoj
- muzeoj
- bestoĝardeno
- festivalo
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Malgranda baziliko
-
Templo
-
Moskeo
-
Statuo