La Tristria parulio (Basileuterus tristriatus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tristria parulio
Tristria parulio
Tristria parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. tristriatus'
Basileuterus tristriatus
(Tschudi, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Bolivio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Panamo, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Tiu specio havas olivecbrunajn suprajn partojn pli brunajn en flugiloj kaj vosto kaj helolivecajn subajn partojn pli helajn en suba ventro. La kapobildo estas rimarkinda kiel ĉe multaj el la samgenraj specioj, ĉikaze kun tri malhelbrunaj strioj sur sablokolora al helgrizbruna kapofono nome la plej markata inter la hela superokula strio kaj la mallarĝa hela kronostrio, la dua kiel traokula strio kiu ĉe la orelareo turniĝas kaj revenas kiel tria strio enfermante subokulan helan makulon. La kruroj estas rozkolorecaj. Ĉiukaze temas pri tri strioj ĉu helaj ĉu malhelaj kiuj nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo.

Referencoj redakti