Triumfa Arko de Pjongjango

triumfa arko en Pjongjango, Nord-Koreio

La Triumfa Arko de Pjongjango (koree 개선문) estas monumento por celebri triumfon de kontraŭjapana milito de Kim Il-sung, lokita ĉe piedo de monteto Moran (모란봉) en Pjongjango. Por konstruado de la arko oni uzis pli ol 10.500 pecojn da granito.

Triumfa Arko de Pjongjango
triumfa arko [+]
Koordinatoj39° 2′ 41″ N, 125° 45′ 11″ O (mapo)39.04465125.7531Koordinatoj: 39° 2′ 41″ N, 125° 45′ 11″ O (mapo)

Estiĝo15-a de aprilo 1982

Triumfa Arko de Pjongjango (Pjongjango)
Triumfa Arko de Pjongjango (Pjongjango)
DEC
Triumfa Arko de Pjongjango
Triumfa Arko de Pjongjango
Lokigo de Pjongjango en Norda Koreio

Map
Triumfa Arko de Pjongjango
Vikimedia Komunejo:  Arch of Triumph (Pyongyang) [+]
vdr
Fasado de Triumfa Arko

Dekstre de la arko estas skribita jaro 1945, kaj maldekstre 1925. 1925 estas ekbataljaro de Kim Il-sung. 1945 estas la jaro de lia venko. Kvar direktojn de la arko ornamas skulptaĵoj. Sur la orienta kaj la okcidenta flankoj estas skulptaĵoj de monto Pektusan. La suda kaj la norda flankoj surhavas skulptaĵojn laŭ motivoj de «Kanto pri generalo Kim Il-sung».

el alia angulo

La alteco de la monumento estas proksimume 60 metroj, kaj la larĝeco estas 52,5 metroj. Ĝi estas la plej granda triumfa arko de la mondo.