Trivium

la trio da “liberalaj artoj” de gramatiko, dialektiko, kaj retoriko

La termino latina trivium (trivium, tres: "tri" kaj via: "vojo") signifas kolekton de tri vojoj. En la Antikva epoko kaj la Mezepoko, nomiĝis trivium tri de la sep liberalaj artoj relativaj al la elokventeco: gramatiko, retoriko kaj dialektiko (aŭ logiko). En la mezepokaj universitatoj, la trivium komprenis la tri aspektojn bazajn de la scio: la gramatiko kiel lingvomeĥaniko; la logiko aŭ dialektiko (tiuj ĉi terminoj estis sinonimoj je tiu tempo) kiu estas la "pensomeĥaniko" kaj pensoanalizo; kaj la retoriko kiu estas la lingvouzo por montri kaj konvinki. En la mezepoka skolastiko oni ilin konsideris preparaj fakoj por la quadrivium, kiu komprenas la aritmetikon, la geometrion, la muzikon kaj la astronomion.

Vidu ankaŭ redakti