Trofeo, estas venkosigno el konkeritaj armiloj. La vorto deriviĝis tra la latina tropaeum de la greka tropaion (τρο̉παιον), kio estas interligita kun la greka verbo trepein (τρε̉πω), kun la signifo ‘turnigi’ . Trofeo origine estis establita sur loko kie la malamiko fuĝis. La kaskoj, lancoj, kirasoj kaj glavoj estis, post venka batalo, metitaj sur trunkofosto aŭ ordigitaj ĉirkaŭ ĝi. Pliposte ili ankaŭ estis faritaj el tero kaj ŝtono kiel permanentaj venkosignoj. Trofeoj jam baldaŭ troviĝis sur grekaj moneroj kaj sur venkomonumentoj kaj aliaj konstruaĵoj.

La kruco de Kavaliro en la Ordeno de Malto kun super ĝi ora trofeo. (Privata kolekto Groningen)

Pokaloj kun epigrafoj kiuj estas donitaj kiel premio ofte nomiĝas "trofeo".

Pokalo kiel sporta trofeo

Laŭ Francisko Azorín trofeo estas Elmetaĵo de konkeritaj armiloj k. standardoj, ĉu sur la batalejo mem, ĉu simbole en heraldiko.[1] Li indikas etimologion el la greka tropaion, el trepein (turnigi, venki), kaj de tie la latina trophaeum.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 204.
  2. Azorín, samloke.