La veraj Trogonoj estas genro de preskaŭpaserinaj birdoj de la familio de trogonedoj, nome Trogon. Ties membroj vivas en arbaroj de Ameriko el sudorienta Arizono al Argentino.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trogonoj
Eleganta trogono
Eleganta trogono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Trogon
Brisson, 1760
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Trogon viridis
Trogon viridis

Ili havas grandajn okulojn, fortikajn hokoformajn bekojn, mallongajn flugilojn kaj longajn kvadratofinajn kaj tre graditajn vostojn; la nigroblankaj vostoplumoj distingas la diferencajn bildojn en subvosto. Maskloj havas ege metalkoloran plumaron, metale en supraj partoj.[1] Ties nigraj vizaĝoj estas distingiloj el kecaloj,[1] kaj mankas al ili la koloran vizaĝan nudhaŭton de ties afrikaj parencoj, nome Apaloderma.[2] Inoj kaj junuloj estas iom pli senkoloraj kaj ofte malfacile identigeblaj en la kamparo.[1] La ovoj estas blankaj aŭ bluecblankaj, malkiel la helbluaj ovoj de kecaloj.[2]

Specioj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Hilty, Steven L. (2003), Birds of Venezuela, Princeton University Press, pp. 438, ISBN 0-691-09250-8, http://www.amazon.com/dp/0691092508/, retrieved 2007-10-07 
  2. 2,0 2,1 Williamson, Sheri L.; Colston, P. R. (2003), "Trogons", in Christopher Perrins (editor), Firefly Encyclopedia of Birds, Firefly Books, pp. 362–363, ISBN 1-55297-777-3