Trolebusa transporto en Krimeo

Trolebusan transporton en Krimeo oni povas dividi en du kategoriojn:

Trolebusa transporto en Krimeo
Foto de interurba trolebuso 14Tr en Simferopolo
Foto de interurba trolebuso 14Tr en Simferopolo
vidindaĵo • trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko  Krimeo
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 6-a de novembro 1959
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 86 km
Nombro de linioj 1
Aliaj informoj
Transportisto Krimtrolejbus
Mapo
vdr

Inter Simferopolo kaj Jalta redakti

En la mondo unika, 86 kilometroj longa linio numero 52 ofertas malmultekostan vojaĝon (kontraŭ 12 hrivnoj)[1] Preskaŭ tutan tagon eblas vojaĝi ĉiuj 15 minutoj per tiu ĉi linio de ĉefa stacidomo en Simferopolo al centro de Jalto.[2] Aldone, estas linio numero 51 inter Aluŝto kaj Simferopolo[3], kaj linio numero 53 inter Jalto kaj Aluŝto[4].

Plej gravaj lokoj redakti

Trolebusoj funkcias relative simile kiel trolebusoj en urboj, do ili havas regulajn haltejojn. Nur la tempo de la vojaĝo estas pli longa. Jen plej gravaj haltejoj survoje: Malomajako, Partenito, Krasnokamenko, Arteko, Nikita Botanika Ĝardeno kaj Masandro.

Aliaj notoj redakti

En revuo Kontakto aperis en kvina numero de jaro 2007 artikolo pri trolebusoj en Krimeo[5]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti