Tronchetto [tronketo] estas insulo de ĉirkaŭ 0,18 km² en la Laguno de Venecio. Ĝi situas okcidente de Venecio; ponto ligas ĝin al la kernaj urbopartoj.

Tronchetto
insulo [+]

AkvejoLaguno de Venecio

Koordinatoj45° 26′ N, 12° 18′ O (mapo)45.44083333333312.304722222222Koordinatoj: 45° 26′ N, 12° 18′ O (mapo)
Areo0,184 km² (18 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]

Tronchetto (Veneto)
Tronchetto (Veneto)
DEC
Tronchetto
Tronchetto
Lokigo de Veneto en Italio
Map
Tronchetto
Vikimedia Komunejo:  Tronchetto [+]
vdr
Situo de Tronchetto okcidente de Venecio
pramŝipo Tronchetto / plaĝo "Lido di Venezia"

Ĉar Tronchetto situas proksime al la "Ponto de la Libero" (Ponte della Libertà), kiu ligas Venecion al la firma tero, ĝi servas kiel parkejo por aŭtoj, kiuj ja ne povas eniri Venecion. Ankaŭ turismaj aŭtobusoj ofte tie parkas. De Tronchetto eblas piede atingi la urbon, sed estas tie ankaŭ haltejo de publikaj boatoj.

Sur insulo Tronchetto troviĝas la pogranda fiŝ-bazaro de Venecio.

La eta markolo, kiu disigas Venecion disde Tronchetto, nomiĝas Canale Colombuola.

Eksteraj ligiloj redakti