Trongisvágur (dane Trangisvåg) estas vilaĝo sur insulo Suðuroy de Ferooj. Administre ĝi apartenas al distrikto Tvøroyri. Ĝi situas sur orienta bordo de la insulo, ĉe fino de Trongisvágsfjørður.

Geografio redakti

Trongisvágur kaj la najbara Tvøroyri jam tute kunkreskis. En la vilaĝo funkcias sporta centro, lernejo, infanvartejo. La rojo Stórá trafluas valon, plantaĵon kaj atingas la fjordon ĉe bela strando.

En la montoj super la vilaĝo ekzistas la valo Rangabotnur, kien kondukas asfalta vojo. El la valo estas bela panoramo je Trongisvágur kaj Tvøroyri.

Historio redakti

 
Trongisvágur kaj Tvøroyri vintre

Ĝia unua mencio en dokumento okazis en 1584. Oni konstruis en Trongisvágur en 1894 la unuan boatan glitejon de Ferooj. En valo Rangabotnur, oni minas ekde 1901 brunkarbon el longaj ŝaĥtoj. La karbon oni transportis per telfero al haveno de Drelnes.

Trafiko redakti

Malantaŭ Trongisvágur, en valo kondukas tunelo tra monto al nordo, al Hvalba. Oni konstruis la tunelon en 1963 kaj tiu estis la unua en Ferooj. Ĝia longo estis 1400 metroj, sen lumigo.