La Blankkrona ŝternoTruda ŝterno (Sterna trudeaui) estas svelta birda specio de la ŝternoj de la familio de Ŝternedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trudoa ŝterno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sterna Sterna
Specio: Trudoa ŝterno 'Sterna trudeaui'
John James Audubon 1838
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu specio troviĝas en Argentino, sudorienta Brazilo, Ĉilio, Paragvajo kaj Urugvajo. Ĝi estas vaganto iam en la insuloj Falklandoj aŭ insuloj Malvinoj.

Ties natura medio estas marĉoj, neprofunda maro kaj intertajdaj marĉoj.

Aspekto redakti

Tiu sterno diferenciĝas facile disde aliaj ŝternoj, ekzemple de la Forstera ŝterno, la Hirunda ŝterno aŭ la Roza ŝterno, pro tio ke ĝi ne havas nigran kronon, sed tute blanka; estas pli blanka ŝterno, preskaŭ tute blanka escepte nigran okulmaskon ekde la okulo mallarĝiĝante ĝis antaŭ la nuko. Krome la kruroj estas oranĝruĝaj kaj la beko nigra kun flava pinto. Ĉe plenkreskuloj dum reproduktado la beko oranĝflaviĝas, escepte nigra ringo antaŭpinta, kiu restas nigra kaj la ventro griziĝas. La vosto estas forkoforma.

Kutimoj redakti

Tiu specio superflugas laŭlonge de marbordo por ĵeti sin sur etajn fiŝojn kiu estas prenitaj kaj manĝotaj. Ĝi reproduktiĝas kaj marborde kaj interne proksime de marbordo.

Referencoj redakti

2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24an Julio 2007.