TrueType estas skiza normo de komputilaj tiparoj (literaroj) evoluigita fare de la konzernoj Apple kaj Microsoft en la malfruaj 1980-aj jaroj kiel konkurenco al Type-1-tiparoj de la konzerno Adobe uzataj en la komputila lingvo PostScript. Ĝi iĝis la plej komuna formato por tiparoj de ambaŭ precipaj komputilaj operaciumoj, Mac OS kaj Vindozo.

La ĉefa forto de TrueType estis originale ke ĝi proponis al programistoj de tiparoj altan gradon de kontrolo kiel precize iliaj tiparoj estas montrataj. Laŭ la teknologia evoluo ĝis hodiaŭ, tia kontrolo ĝis la nivelo de unuopa rastrumero ne plu certas en TrueType-tiparoj.