Tschierva-Glaĉero

Tschierva-Glaĉero (prononcu Ĉierva, romanĉe Vadret da TschiervaGlatscher da Tschierva, germane Tschiervagletscher) estas valglaĉero en Grizonaj Alpoj en Svislando. Ĝi havas longecon de 4,75 km, larĝecon de ĝis 1 km kaj kovras areon de 6,20 km.

Tschierva-Glaĉero
Tschierva-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 787999 / 140493 (mapo)46.3894444444449.8830555555556Koordinatoj: 46° 23′ N, 9° 53′ O; CH1903: 787999 / 140493 (mapo)
Tschierva-Glaĉero (Svislando)
Tschierva-Glaĉero (Svislando)
DEC
Tschierva-Glaĉero
Tschierva-Glaĉero
Map
Tschierva-Glaĉero
Estiĝloko Piz Roseg
Longeco 4,75 km
Larĝeco 1 km
Areo 6,20 km²
Glacikvanto 0,3 km³
Elfluanto(j) Ova da RosegInn
Jara retiriĝo/kresko 51,4 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

La glaĉero en sia supra parto konsistas el du brakoj, kiujn disigas la rokkresto de Piz Scerscen kun alteco de 3'971 m s.m. kaj Piz Umur. La orienta brako originas je la okcidenta flanko de Piz Bernina, dum la okcidenta brako estiĝas en profunda glaĉertrogo inter Piz Roseg kaj Piz Scerscen je alteco de proksimume 3300 m s.m.. Tschierva-Glaĉero fluas nordokcidenten laŭlonge de la sukokcidenta flanko de Piz Morteratsch al la Valo Roseg. Nuntempe la glaĉerlango finiĝas je alteco de 2160 m s.m.. Ĉi-tie fontas rivero, kiu kiel Ova da Roseg fluigas la akvon al Inn.

Historio redakti

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko kaj ankoraŭ ĝis 1934 Tschierva-Glaĉero unuiĝis en Valo Roseg kun Roseg-Glaĉero. La iama mezmoreno kaj hodiaŭa maldekstra flankmoreno de Tschierva-Glaĉero baras la valon kaj kreis la lagon Lej da Vadret (la nomo signifas en la romanĉa lingvo Glaĉerlago).

Altmontara Turismo redakti

Ĉe la nordorienta bordo de la glaĉero supre de la flanka moreno situas la Tschierva-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC) sur alteco de 2583 m s.m.. La kabano estas elirpunkto por plej diversaj montgrimpadoj kaj altmontarturoj en la Bernina-Masivo.

Eksteraj ligiloj redakti