Tuŝpo (malnovarmena: Տոսպ Tosp, asirie: Turuspa) estis la ĉefurbo de Urarto dum la 9-a jarcento a.K, poste konata kiel Van kiu deriviĝas de Biajna la originala nomo de Urarto. La ruinoj de la antikva urbo situas tuj okcidente de Van kaj oriente de la Lago Van en Orienta Anatolio, en nuna Turkio. La urbo estis centro de la politika kaj kultura vivo de la urartanoj kaj rezidejo de la urartaj reĝoj. En ĝi troviĝis la fortikaĵo de Van kiu nun troviĝas en ruinoj. En la 6-a jarcento a.K la urbo estis disrabita kaj detruita de la medoj.

Tuŝpo
ruino [+]

Koordinatoj38° 30′ 0″ N, 43° 20′ 33″ O (mapo)38.543.3425Koordinatoj: 38° 30′ 0″ N, 43° 20′ 33″ O (mapo)
HorzonoUTC+03:00 [+]

Tuŝpo (Turkio)
Tuŝpo (Turkio)
DEC
Tuŝpo
Tuŝpo

Map
Tuŝpo
Vikimedia Komunejo:  Tushpa [+]
vdr
La citadelo Van kaj ruinoj de Tuŝpo.