Tuberbegonio, tuberhibrida begonio (Begonia × tuberhybrida) (Sinonimoj: Begonia tuberosa hort., B. gigantea, B. multiflora und B. grandiflora, Begonia-Tuberhybrida) apartenas al la familio de la Begoniacoj (Begoniaceae).[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
tubera begonio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Begoniacoj Begoniaceae
Genro: Begonio’’ Begonia
Specio: tuberhibrida begonio
Begonia × tuberhybrida
VOSS
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Begonia tuberhybrida pendula

Tuberbegonioj preferas duonombrajn ĝis ombrajn kreskejojn kaj ili ofte estas uzataj kiel bedo- kaj balkon-plantoj.

Priskribo redakti

Ili estas multjaraj herbaj plantoj, kun tuberoj kiel rezervargano. Hortikulture ili ofte estas kultivataj kiel unujara planto. Oni povas ankaŭ aĉeti de kelkaj kulturvarioj tuberojn. La planto ne estas frostrezista. La folioj estas nesimetriaj kiel la aliaj specioj de la familio. La unuseksaj, grandaj floroj estas plej ofte plenaj, sed ankaŭ ekzistas neplenaj kultivaroj. La koloroj de florfolioj varias inter blanka, flava, oranĝa, rosea kaj ruĝa; blua mankas.

Kulturo redakti

Unu gramo da semoj entenas ĉirkaŭ 45.000 ĝis 60.000 semerojn. Elsemtempo estas komence ĝis fine de decembro por ricevi floron en majo.

Ĉe temperaturo de 23 °C okazas la ĝermado ene de du ĝis tri semajnoj. La etetaj semeroj estas lumĝeruloj kaj bezonas altan aerhumidecon. Tuj post la ekĝermo de la semeroj oni povas malaltigi la temperaturon al 20 ĝis 21 °C. Oni devas protekti la ĝermplantojn kontra forta sunbrilo.

Por kreskado kaj florinduktado tuberbegonioj bezonas longtago-kondiĉojn. Se la taglongo estas sub la kritika taglongeco de 12 horoj la planto perdas la foliojn kaj forma tuberon. Por bone kreski nesecas taglongon de 14 horojn.[2]

Grupoj de kultivaroj (selekto) redakti

  • 'Non-Stop' estas F1-hibridoj
  • 'Royal Picotee' estas F1-hibridoj
  • 'Illumination'
  • 'Ornament'
  • 'Panorama'
  • 'Pin-Up'
  • 'Multiflora'

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Tuberbegonio en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  2. Kulturbericht.. Arkivita el la originalo je 2008-05-29. Alirita 2016-01-24.