Tubular Bells

albumo de Mike Oldfield

Tubular Bells (trad. Tubformaj sonoriloj) estas la debuta studia albumo de la brita muzikisto Mike Oldfield, publikigita la 25an de Majo 1973 kiel la unua albumo de Virgin Records. Ĝi enhavas du ĉefe instrumentajn diskerojn. Oldfield, kiu estis 19-jaraĝa kiam li registris la diskon, ludis preskaŭ ĉiujn instrumentojn.

Manor Studio, kie oni registris la albumon.

Tubular Bells dekomence vendiĝis malrapide, sed akiris tutmondan atenton en Decembro 1973 kiam ĝia malferma parto estis uzata por la filmomuziko de la hororfilmo The Exorcist. Tio kondukis al kresko en vendoj kio pliigis la profilon de Oldfield kaj ludis gravan rolon en la kresko de Virgin Group. Ĝi restis inter la dek pintaj sukcesoj de la brita pintolisto UK Albums Chart dum unu jaro el Marto 1974, dum kiu ĝi atingis la numeron unuan dum unu semajno. Ĝi atingis la numeron trian en la usona pintolisto Billboard 200, kaj la numeron unuan en Kanado kaj Aŭstralii. Ĝi vendis pli ol 2.7 milionojn da ekzempleroj en Britio kaj ĉirkaŭkalkule 15 milionojn da ekzempleroj tutmonde.

Orkestra versio produktita de David Bedford estis publikigita en 1975 kiel The Orchestral Tubular Bells. Sekvis albumoj Tubular Bells II (1992), Tubular Bells III (1998), The Millennium Bell (1999), kaj re-registrita versio, Tubular Bells 2003, por ĝia 30a datreveno. Ĝia kontribuo al la brita muziko estis agnoskita kiam Oldfield ludis partojn dum la solena malfermo de la Somera Olimpiko 2012 en Londono. En 2010, Tubular Bells estis unu el dek klasikaj albumkovriloj de britaj artistoj rememorataj per serio de britaj porokazaj poŝtmarkoj eldonitaj de la brita poŝta servo Royal Mail.[1][2]

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • O'Casey, Matt (director) (11a de Oktobro 2013). Tubular Bells: The Mike Oldfield Story (televida dokumenta filmo). BBC Four.
  • Oldfield, Mike (2007). Changeling: The Autobiography of Mike Oldfield. Virgin Books. ISBN 978-1-85227-381-1.
  • Tubular Bells – Mike Oldfield (Music score for piano or guitar, analysis by David Bedford, text by Karl Dallas, photos by David Bailey and others). New York, London, Sydney: Wise Publications. ISBN 0-86001-249-2.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tubular Bells en la angla Vikipedio.