islamo

La Tubuoj estas etna grupo en la centrala Saharo. Ili dividiĝas je la etnaj subgrupoj de la Tedaoj kaj la Dazaoj.

Tubuoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr

La tubuoj ("homoj de la montaroj / de la rokoj) antaŭe loĝis en grandaj partoj de la centra Saharo en la hodiaŭaj ŝtatoj Ĉado, Sudano, Libio kaj Niĝero. Sed per la arabigo kaj la ekspansio de la Tuaregoj ili pli kaj pli repuŝiĝis. Hodiaŭ la plej multaj el ili vivas en la nordo de Ĉado kaj en la respubliko Niĝero. Centro de ilia setleja regiono estas la montaro Tibesti en la samnoma provinco Tibesti.

Historio kaj socio redakti

 
tubuo vojaĝante tra la dezerto
 
dazao en Ĉado
 
Tubuaj nomadoj ĉe puto en Ennedi-Masivo

La tubuoj estas nomadaj bestbredantoj, kiuj bredas precipe kaprojn kaj ŝafojn. Nur en la ebena regiono ili ankaŭ bredas kamelojn. Antaŭe la tubuoj ankaŭ estis karavangvidantoj sur la Bornu-vojo inter la Lago Ĉado kaj Tripolo (vidu: transsahara komerco). Kontraŭe al la en okcidento najbaraj tuaregoj la tubuoj havas egalecan sociformon.

En la konflikto inter Libio kaj Ĉado pri la Auzuo-strio (1973-1994) la tubuoj apogis Libion kontraŭ la centra registaro en Nĝameno. En la oriento de la respubliko Niĝero ili unuigis sin en la 1990-aj jaroj al la opozicia partio Front démocratique pour le renouveau (FDR, Fronto demokratia por la renovigo), por defendi sin per armita rezisto kontraŭ la ekonomia kaj politika malavantaĝigo per la militista reĝimo.